Malgranda flavnukulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda flavnukulo
Malgranda flavnukulo
Malgranda flavnukulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picus
Specio: P. chlorolophus
Picus chlorolophus
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lesser Yellownape Female (46120107162).jpg
Lesser Yellownape Female (46120107162)

La Malgranda flavnukulo, Picus chlorolophus, estas birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita kaj ofte komuna reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten al suda Ĉinio kaj Sumatro.

Tiu ĉi estas specio de ĝangalo kiu faras neston en arbotruo, kie la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn. Kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, ku du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insekctojn.

La Malgranda flavnukulo estas granda specio 27 cm longa. Ĝi havas tipan formon de pego kaj estas tre simila al la Flavnuka verdpego, tio estas supraj partoj verdaj escepte tre brilflava tufeca nuko. La kolo kaj brusto estas verdaj kaj la ventro blankeca, fajne striita verde. La pugo kaj vosto estas nigrecaj. La okulo estas nigra kun iom hela ĉirkaŭokulo. La beko estas iom flaveca ĉe bazo de la suba makzelo kaj ĝenerale grizeca.

La masklo de Malgranda flavnukulo havas verdan kapon kun iom blankeca gorĝo, anstataŭ flava kiel ĉe la Flavnuka verdpego. Ankaŭ malkiel tiu, tiu ĉi havas ruĝajn markojn inter la okulo kaj la nuko, tio estas tra la tuta krono, tre kontrastajn kun la flavega nuko, kaj ruĝajn mustaĉajn striojn ne tiom rimarkindajn. Inoj havas nur ruĝan makulon super la orelkovrilojn. Junuloj estas kiel inoj, sed pli senkoloraj. La subspecio de Barato havas pli grizan kapon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]