Malklara muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malklara muŝkaptulo
Malklara muŝkaptulo
Malklara muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. adusta
Muscicapa adusta
(Boie, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malklara muŝkaptulo (Muscicapa adusta) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi estas loĝanta reproduktulo en Afriko el Niĝerio, Centrafrika Respubliko, Sudano kaj Etiopio suden al Sudafriko. Ĝi estas tre komuna en sia arbara habitato de altaj teroj, kiu inkludas riverajn arbarojn, ĉiamverdajn arbarbordojn kaj klaraĵojn, ĉefe ĉe akvolokoj kiaj lagoj, rezervejoj kaj riveroj, kaj tre arbaritaj ĉeurbajn ĝardenojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Fotita ĉe Nacia Parko Ruhija Bŭindi, Ugando

La Malklara muŝkaptulo estas 13 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 11 g. Ties supraj partoj estas senmarke brunaj, kun nur vizaĝa marko de nedistinga mallarĝa okulringo. La mentono estas tute palgriza, kaj la resto de subaj partoj estas grizbruna kun nedistinga striado. La mallonga, rekta, flanke ebena beko estas nigra, kruroj kaj piedoj grizaj, kaj la okuloj estas brunaj; la vosto estas mallonga. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas punktitaj sablokolore supre, kaj estas blankecaj punktitaj je bruno sube.

Tiu specio estas simila al la komuna migranto, la Griza muŝkaptulo , Muscicapa striata, sed ĝi estas pli malgranda kaj malhela, ĉefe ĉe subaj partoj, ol tiu specio. La Griza muŝkaptulo havas ankaŭ strian frunton, karakteron kiun ne montras la Malklara muŝkaptulo.

La Malklara muŝkaptulo havas mildajn, altatonajn alvokojn "tziiit" kaj cirit.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Malklara muŝkaptulo konstruas tasforman neston en arbokavaĵo kelkajn metrojn supergrunde; la ino demetas 2 aŭ 3 verdajn ovojn. La truo en arbo estas kutime reuzata en la venonta reprodukta sezono. Tiu specio estas monogama, kaj pariĝas dumvive.

La Malklara muŝkaptulo estas kutime vidata sola aŭ en paroj. Ili manĝas el malferma ripozejo insektojn kiujn ili kaptas per mallonga flugo.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulata etendo de 2,300,000 km². La populacio oni supozas, ke estas granda, kaj oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝas al la sojloj de la kriterioj por malpliiĝo de populacioj de la Ruĝa Listo de IUCN kaj pro tio la specio estas konsiderata Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]