Marĉaj araboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La marĉaj araboj, ankaŭ nomataj Ma'dan (madanoj), estas beduena popolgrupo en Irako.

Kulturo

Ili vivas en marĉoj kaj sur aluvia grundo en sudo de Irako, ĉirkaŭ Ŝatt al-Arab, la kunfluejo de la Eŭfrato kaj Tigro, sude de urbo Amara kaj oriente de Nasirijo. La iam fekunda areo estas ofte nomata "Edena ĝardeno". Ili vivtenas sin per fiŝkaptado, kion ili efektivigas per fragmito-boatoj. Plua agado estas la kultivado de rizo kaj melonoj. Ili konstruas siajn domojn same el fragmito.

Historio

La reĝimo de Saddam Hussein subpremis kaj persekutis la marĉajn arabojn, parte ĉar ili estis ŝijaitoj kaj ili rezervis siajn tradiciojn, religiajn ritojn (aŝuro).

Post la unua golfa milito (1991) kontraŭ Usono, la marĉaj araboj batalis kontraŭ la reĝimo kun apogo de Usono. Post retiriĝo de Usono, la venĝo estis brutala je la beduenoj.

Oni elsekigis ilian vivareon, hodiaŭ vivas nur 20-50.000 anstataŭ la originaj 500.000. La homoj estis forpelitaj, ekzekutitaj; la flaŭro kaj la faŭno estis detruita. Post malvenko de Saddam Hussein en 2003, la marĉaj araboj provas restarigi la originan vivareon per akvobariloj en suda Irako.

Vidu ankaŭ

Literaturo