Maragha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Maragha
Larĝa panoramo de Maragha
Maragha · مراغه‎ · ماراغا
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Orienta Azerbajĝano
Telefonkodo 0421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175 255  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 24′ N, 46° 14′ O (mapo)37.39194444444446.239166666667Koordinatoj: 37° 24′ N, 46° 14′ O (mapo) [+]
Alto 1 456 m [+]
Horzono UTC+03:30
Maragha · مراغه‎ · ماراغا (Irano)
Maragha · مراغه‎ · ماراغا (Irano)
DEC
Maragha · مراغه‎ · ماراغا
Maragha · مراغه‎ · ماراغا
Situo de Maragha · مراغه‎ · ماراغا

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maragheh [+]
vdr

Maragha (perse مراغه‎, Marāgha, azere ماراغا) estas pratempa urbo, universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Orienta Azerbajĝano, en nordokcidenta Irano. La populacio konsistas plejparte el iraniaj azerioj parolantaj azere.

Moskeo en Maragha

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maragha situas sur altebenaĵo en mallarĝa valo laŭ rivero 30 kilometrojn de la sala lago Urmia, 47 kilometrojn de Azarŝahr, 77 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Tabrizo (voje 131 kilometrojn), 238 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Sanandaĝo, 501 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 806 kilometrojn de Abadano same de Persa Golfo [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Maragha en la pratempo havis altajn murojn kun kvar pordegoj. Baldaŭ ĝi iĝis sidloko de patriarko. Dum dominado de mongoloj en la 13-a jarcento Maragha estis regiona ĉrfurbo kaj ĝi ludis elstaran rolon sub pluraj turkaj princoj dum la mezepoko. Maragha estis deklarita urbo en 1921.

Tombo en Maragha

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La montoj protektas Maragha-n kontraŭ la nordaj ventoj, tial agrikulturo kaj hortikulturo disvolviĝis. La urbego estas centro de la regiona agrikulturo. Maragha estas ĉirkaŭita de ampleksaj vitejoj kaj fruktoplantejoj, krome oni kultivas cerealojn kaj kotonojn. Sekigitaj fruktoj, ĉefe sekvinberoj estas eksportitaj. Oni produktas ankaŭ tapiŝojn. Karboj kaj konstruŝtonoj estas minitaj proksime de la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Maragha havas rektan fervojan kaj ĉefvojan kontaktojn kun Teherano kaj Azarŝahr, krome estas alia ĉefvojo al Sanandaĝo.

Moskeo en Maragha

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Maragha 3 universitatoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de Maragha estas modera, sed malseka pro la fakto, ke la urbo estas fermita de montego Sahand de la nordo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la plej rimarkindaj arkitekturaj monumentoj estas la maŭzoleoj konstruitaj inter la jarcentoj 12-a kaj 14-a
    • ruĝa maŭzoleo (1148)
    • blua maŭzoleo (1197)
    • ronda maŭzoleo
  • moskeoj
  • iama observatorio, nun ruino el 1259: sur monteto okcidente de la urbo estas la restaĵoj de la fama observatorio, post la konstruo ankaŭ citadelo; 340 metrojn longa, 135 metrojn larĝa kun muroj 2 metrojn vasta; laŭdire gastigis kunlaborantaron kun dek astronomoj kaj bibliotekisto, kiu regis pli ol 40,000 librojn

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]