Marcell Madarassy-Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcell Madarassy-Beck
Marcell Madarassy-Beck
Marcell Madarassy-Beck
Persona informo
Naskonomo Beck Marcell
Naskiĝo 11-an de februaro 1873 (1873-02-11)
en Budapeŝto
Morto 19-an de januaro 1945 (1945-01-19) (71-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Miksa Madarassy-Beck
Infano 1
Okupo
Okupo bankisto • advokatopolitikisto
vdr

Barono Marcell Madarassy-Beck [madaraŝi-bek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Madarassy-Beck Marcell estis hungara bankisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis madarasi [madaraŝi] ekde 1895, lia origina familia nomo estis nur Beck. Li estis filo de Miksa Madarassy-Beck kaj parenco de Nándor Madarassy-Beck.

Marcell Madarassy-Beck[1] naskiĝis la  11-an de februaro 1873(nun 1873-02-11) en Pest (urbo) (en la sama jaro naskiĝis ankaŭ la ida urbo Budapeŝto), li mortis la 23-an de januaro 1945 (laŭ wikidata la 19-an de januaro 1945) en Koncentrejo Mauthausen-Gusen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marcell Madarassy-Beck devenis el juda familio. Li studis en Budapeŝto kaj Berlino kaj li akiris ŝtatsciencan diplomon en 1894, juran diplomon post 3 jaroj, advokatan licencon en 1900. Inter 1897-1944 li laboris en banko gvidata komence de sia patro. Li aranĝis la hipotekon, la banko havis la ekskluzivan rajton funkciigi la publikajn stokejojn de la ĉefurbo kaj disponigis pruntojn kontraŭ la stokitaj varoj. Inter 1901-1903 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li estis bankestro inter 1924-1944. Dum la nazia erao (1944) li estis tuj deportita kaj li mortis en la nazia Germanio (nuntempa Aŭstrio). Li edziĝis en 1903, lia edzino naskis filinon. Li baroniĝis en 1911 kaj ricevis premion en 1935.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]