Nándor Madarassy-Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Madarassy-Beck
Nándor Madarassy-Beck
Nándor Madarassy-Beck
Persona informo
Naskonomo Beck Nándor
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1839 (1839-08-08)
en Madaras
Morto 16-an de februaro 1909 (1909-02-16) (69-jaraĝa)
en Belváros-Lipótváros
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Frat(in)o Miksa Madarassy-Beck
Infano Gyula Madarassy-Beck
Okupo
Okupo bankisto • ekonomikisto
vdr

Barono Nándor Madarassy-Beck [madaraŝi-bek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Madarassy-Beck Nándor estis hungara bankisto. Lia nobela antaŭnomo estis madarasi [madaraŝi], lia origina familia nomo ĝis 1906 estis nur Beck. Li estis nevo de Károly Beck, patro de Gyula Madarassy-Beck, frato de Miksa Madarassy-Beck, parenco de Marcell Madarassy-Beck, avo de Zsuzsa Madarassy.

Nándor Madarassy-Beck[1] naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1840(nun 1840-08-15) (laŭ wikidata la  8-an de aŭgusto 1839(nun 1839-08-08)) en Bácsmadaras, li mortis la 16-an de februaro 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Madarassy-Beck devenis el juda familio. Li studis bankadon en Vieno kaj post lia reveno al Hungario en 1862 li estis dungita ĉe aŭstra filia banko de Pest (urbo). En 1867 li ricevis pli altan postenon angla-hungara banko. Post 2 jaroj Beck estis invitita por esti bankestro de la hungara hipoteka kaj kredita banko, fondita en 1869. Poste li disponigis hipotekpruntojn ĉie en la lando. En 1907 li demisiis. Li ricevis nobelecon en 1895, en la sekva jaro titolon kortega konsilisto, fine li estis levita barono en 1908. Li edziĝis en 1872, lia edzino naskis 3 gefilojn en 1873, 1874 kaj 1880.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]