Maria, helpo de la kristanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgulino Maria, helpo de la kristanoj - Katedralo de Treviso

Maria, helpo de la kristanoj (en latina: Maria Auxilium Christianorum, nomita ankaŭ Maria HelpantinoMaria Helpo) estas imago de Virgulino Maria (en la Romia Katolika Eklezio), kreita en la jaro 345 de Johano Krizostomo, plifortigita en la epoko de la Papo Pio la 5-a en la 16a jarcento kaj definitive popularigita per la disvolvigo de la eduka kaj apostola agado de Don Bosco en la 19a jarcento. Kvankam komune oni asocias ĝin al la Romia Katolika Eklezio, ankaŭ la Ortodoksa Eklezio konas tiun kultadon ekde 1030 en Ukrainio de kiam la lando sukcesis defendixgi el eksterlanda invado, kion la tiamaj kredantoj atribuis al helpo de la Virgulino Maria.

La imago de Maria Helpantino estis forte asociita ĝis la 19a jarcento al la milita defendo de katolikaj kaj ortodoksaj areoj en Eŭropo, Nordafriko kaj Mezoriento kontraŭ nekristanoj, ĉefe islamanoj. Precize dum la paporego de Pio la 5-a, la eŭropaj kristanoj kunigis enorman armeon por haltigi la avancon de la turkoj kiuj en 1572 lanĉis povegan armeon cele definitive invadi Eŭropon. Tiuokaze la Papo petis la kristanaron preĝi al Sancta Maria Auxilium Christianorum.

Pro la popularigo kiun la salesianoj dediĉis al Maria Helpantino en ĉiuj landoj kie ili malfermis salesianajn instalaĵojn, aperis nombraj sanktejoj, inter kiuj plej fama estas eble tiu de la Baziliko de Maria Helpantino en Torino, Italio. Belega kaj moderna pilgrimkirko sub tiu ĉi patroneco estas la Preĝejo Maria Helpatino (Trutzhain) en Hesio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • María Auxiliadora, Espiritualidad Edición No. 91 -3a de majo de 2005, El Catolicismo.com.co.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]