Maria Barjatinskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Barjatinskaja
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1793 (1793-01-01)
Morto 1-an de januaro 1858 (1858-01-01) (65-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Christoph von Keller
Patrino Amalia von Keller
Edz(in)o Ivan Baryatinsky
Infanoj Aleksandr Baryatinsky • Vladimir Baryatinsky • Anatoly Baryatinsky • Viktor Baryatinsky • Princess Leonilla Bariatinskaya • Olga Baryatinskaya • Maria Ivanovna Kochubey (nee Baryatinskaya)
vdr
Maria Fjodorovna Barjatinskaja, portreto de Vladimir Lukiĉ Borovikovskij (ĉ. 1817)
Statuo de 1818 en la Thorvaldsen-muzeo de Kopenhago
La domo de la senjoroj en la landbieno Ivanono; pli poste ĝi alinomiĝis je ŝia honoro Marjino
Portreto de ŝi fare de Christina Robertson (1841)
Balo ĉe princino Maria Barjatinski en 1832 ĉe Palast-Uferstraße; desegnis Grigorij Grigorjeviĉ Gagarin

Maria Fjodorovna Barjatinskaja (ruse: Мария Фёдоровна Барятинска, naskiĝis Marie Wilhelmine Luise Gräfin von Keller; la 11-an de oktobro 1792[1] en Bischleben-Stedten, mortinta la 23-an de februaro 1858 en Sankt-Peterburgo), estis germana kaj ruslanda nobelino, filantropino kaj mecenatino. Ŝin edzinigis duko Ivan Ivanoviĉ Barjatinskij kaj ŝi estis la patrino de feldmarŝalo Alexandro Ivanoviĉ Barjatinskij. Maria starigis plurajn loĝejojn por vidvinoj kaj orfoj. Por ŝi nomitis la bieno Marjino apud Rilsk.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis ŝi filino de la prusa diplomato kaj ministro Christoph von Keller, kiu grafigitis en la 1789-a jaro, kaj de Amalia Louise Sayn-Wittgenstein, filino de la rusa feldmarŝalo Ludwig Adolf Peter Sayn-Wittgenstein. Siajn infanajn jarojn ŝi pasigis ĉe la patra bieno Stedten en Bischleben apud Erfurto. Krome ŝi vivis ĉe la gepatroj alterne en Vieno, Parizo kaj Berlino. Ŝia privata edukiĝo estis elstare bona.

En 1813 edzigis ŝi la vidvigitan princon Ivan Ivanoviĉ Barjatinskij, eksterorda legato de Bavario. Lia karaktero estis laŭdinda [2]. Laŭ la familia kroniko li estis enamiĝinta kiel junulo en la patrinon de sia posta edzino, grafino Amalia Wittgenstein. Du jardekojn pli malfrue li interesiĝis pri ties filino kaj la nuptopeto akceptitis finfine. Post geedziĝceremonio en Berlino en la 18.1.1813 li prenis la ĵus edzinigiton kun si Rusujon.[3] Malgraŭ granda aĝomalsamo la paro geedzece feliĉis. Dum la unuaj jaroj ili vivis en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo antaŭ estado por la daŭro de pluraj jaroj eksterlande. Tie kreis la fama skulptisto Bertel Thorvaldsen en 1818 marmoran statuon: pro troa ŝato de sia verko la artisto rifuzis doni ĝin post finiĝo al la princino. Kopio de Bissen troviĝas en la Ŝtata puŝkina muzeo de belaj artoj.

En 1820 setliĝis la du sur Ivanono-bieno en la departamento de Kursk kie lia princa moŝto mem energie kaj inteligente bienestris. Krom Marjinskij-palacon li konstruigis forcejon, tukfabrikon, brikejon, kalkejon kaj sukerfabrikon. Por la edzino (kiu ankaŭ en Rusujo ne konvertiĝis al ortodoksa kredo) li starigis luteranan preĝejon; animzorganto estis s-ro Reinhardt. La domo de la Barjatinskij-oj estis malferma por artistoj kaj kritikaj personoj; la orkestro havis inter 40 kaj 60 muzikistojn kaj la teatro tiea nombriĝis inter la plej bonaj en tiu ĉi provinco ruslanda.

En junio 1825 mortis la edzo; Maria daŭrigis la vivon dum ses jaroj en Ivanovnskij dediĉante sin kaj al la eduko de la infanaro kaj al la organizo de la hereditaj bienoj. En 1831 ŝi translokiĝis Sankt-Peterburgon kie ŝi povis permesi al si vere luksan vivon. Krome ŝi aniĝis al la cirklo de sia samlandandino, la edzino de caro Nikolao la 1-a, Aleksandra Fjodorovna (Charlotte de Prusio). Estante juna kaj bela Maria konis multajn virojn kiuj interesiĝis pri ŝi. Inter li estis ekz. grafo Matvej Vielgorskij. Post periodo de decido ŝi venis al la konkludo de ne plua edziniĝvolo. Mortis en januaro 1843 la plej juna filino Maria Ivanovna en la aĝo de nur 24 jaroj. Ŝi estis belulino kaj edzinigitis fare de la egoisma leŭtenanto Miĥaelo Koĥubej.[4] Ties febra malsano kaj morto igis la patrinon ekaktivi karitate.

La saman jaron ŝi fondis instituton por eduki malriĉajn infanojn je Maria Azilo en Schlüsselburg-strato kiun poste prizorgis la luterana Sankta-Ano-komunumo de Sankt-Peterburgo. En 1846 fondis ŝi ĉe Sergijevskaja-strato nr. 52 infanvartejon, poste dumtempan hejmon por vivdinoj. Temas pri la lulilo de la Maria Pormalriĉulejo sub la gvidado de religia societo de mizerikordaj fratinoj. Ankaŭ domo por vivdinoj aldonitis; Maria mem aktive organizis multon sed devis retiriĝi iam pro malsano kaj ofta restado eksterlanda por terapiaj celoj. Tamen venis kaj utilis ŝiaj mondonacoj regule ĝismorte. Ŝia tombo estas en la familia kripto de la Preĝejo de porpetoj je Marjino.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Russische Porträts des XVIII-XIX Jahrhunderts . Ed. Vel. Buch. Nikolai Michailowitsch. SPb. 1906. Bd. IV, Heft 1. Nr. 17.
  • Baryatinskaya, Marya Fedorovna // Russisches biografisches Wörterbuch: in 25 Bänden. - Sankt-Peterburgo 1896-1918.
  • Aldono al Tolyas Wörterbuch.
  • Nekrologoj ĉe la vojvoduja gazeto de Stavropol por 1859, Nr. 40; ĉe "St. Petersburg Vedomosti" por 1858, nr. 48 kaj ĉe "Monthly Book" por 1859
  • Oleinikova V., Rymanov Dm.: Unbekannte Baryatinskys und Wittgensteins. - Kursk, 2020, ISBN 978-5-6046646-3-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gothaisches genealogisches Taschenbuch der briefadeligen Häuser 1852. - Erster Jahrgang, p. 331. Aliaj fontoj indikas kiel naskiĝdaton la 17-an de oktobro 1793.
  2. Notoj de grafo P. H. Grabbe // Russisches Archiv, 1873. Nr. 5. p. 851.
  3. N. V. Samover, E. E. Lyamina. "Armer Josef". I. M. Vielgorsky. Tagebuch. Briefe. — M.: Sprachen der russischen Kultur, 1999.
  4. M. A. Korf: Tagebuch für 1843, M.: Akademie, 2004, p. 89

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Barjatinskaja en la germana Vikipedio.