Bischleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bischleben
komunumoparto en Germanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 10° 59′ O (mapo)50.93661111111110.991111111111Koordinatoj: 50° 56′ N, 10° 59′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bischleben (Turingio)
Bischleben (Turingio)
DEC
Bischleben
Bischleben
Situo de Bischleben
Bischleben (Germanio)
Bischleben (Germanio)
DEC
Bischleben
Bischleben
Situo de Bischleben

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bischleben [+]
vdr
Kerno vilaĝa kun kirko el okcidento
Benigno-kirko de nordo
Bieno framskeleta
Fervoja akcidentego en 1981

Bischleben estas kvartalo de Erfurto (Germanio; vere ĝi nomiĝas Bischleben-Stedten; kunfandiĝo kun Stedten an der Gera estiĝis jam en 1923. En la 31.12.2016 ĝi havis 1633 loĝantojn. Ĝis detruo fare de komunistoj ekzistis tie Kastelo Stedten.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bischleben situas ĉ. 6 km sudueste de la urbocentro ĉe la Gera-rivero en ĉ. 210 metroj (ĝis 233 m) de alteco. Gera kreas tie ĉi valan trarompon inter la montetoj de Steiger-arbaro eoste kaj altebenaĵo kiu ascendas ĝis la Altebenaĵo Fahner nordueste. Ĉe Schmiraer Höhe ĝi atingas altecon de 312 metroj, dume Steiger-arbaro supreniĝas apud Bischleben ĝis alteco de 330 metroj. Najbaraj vilaĝoj en Gera-valo estas Hochheim (norde) kaj Möbisburg-Rhoda (sude). Nordoriente troviĝas Schmira, dume estas Nesse-Apfelstädt/Ingersleben sudokcidente. La deklivoj de Gera-valo donas spacon al multaj etĝardenoj kaj legom- kaj plantkulturejoj. Pli eoste ni havas la arbojn de Steiger-arbaro, dume terenoj envale kaj la resto de la uesta altebenaĵo utiligitis terenkultive. La malnova kerno estas ĉirkaŭ la kirko ĉe la eosta parto de la stacidomo, dume la kerno de Stedten distancis pli sude je 1 km ĉe la orienta valorando. Pro sia situo envala Bischleben relative ofte tuŝatas de akvegoj kaj tiam la malkulvitataj apudriveraj ebenaĵoj atakatas. Tiu ĉi pejzaĝo havas cetere gravan protektorolon por la pli envalen situanta erfurta urbocentro: sekve oni zorgadis diligente pri daŭraj kontraŭinundaj plibonigoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bischleben menciitis la unuan fojon en 1184 endokumente.[1] Samtempe ŝajne ankaŭ konstruitis la Benigno-kirko kies turo ankoraŭ atestas parte pri sia romanika pasinteco. Ekde 1298 estis Bischleben sidejo de la Senjoroj de Bischofsleben. En 1333 la loko venis en la posedo de la Gleichen-grafoj, en 1385 al la Regujo Gleichen-Tonna, inter 1403 kaj 1423 garantiaĵe al Erfurto, en 1426 reen al la Gleichen-oj kaj en 1444 al la saksaj dukoj. Sub saksia kontrolo la Gleichen-grafoj longe posedis la vilaĝon kiun ili daŭre ludonis.[2] Post la dividokontrakto de Lepsiko la loko venis en la posedon de la Ernestidoj kaj aneksitis de Administradujo Amt Wachsenburg. Ĝis 1920 ĝi apartenis al la duklando kaj liberŝtato Saksio-Gotha; inter 1920 kaj 1952 Bischleben estis parto de Turingio. En 1626 furiozis en Bischleben grava pestepidemio kiu mortigis ne tute centon da loĝantoj.

Ekde 1847 troviĝas stacidomo surloke ĉe la linio inter Halle kaj Bebra. Tiu ĉi evento ekflorigis la vilaĝon: tiam multaj novaj stratoj faritis kaj la nombro de la loĝantoj kvinobligitis en la tempo ĝis la Dua mondmilito. Pluraj entreprenoj industriaj ankaŭ venis. Krome Bischleben estis tre ŝatata ekskursocelo de la erfurtanoj. Ekzistis ne malpli ol 7 gastejoj pormigremulaj: "Bergschlösschen" (eksplodigite en 1945), "Cafe Bachstelzenweg", "Schloss Lindenhöhe", "Gasthaus zum Löwen", "Deutscher Kaiser", "Cafe Friedenstein", "Gasthaus Stedten". En 2016 restis el tia gamo nur Bachstelzen-kafejo; "Deutsche Kaiser" iĝis deponejo por agrikultura kooperativo.[3]

En 1923 okazis la enkorpigo de Stedten; post la Dua mondmilito la unuan fojon ne plu estis landlimo inter Bischleben kaj Erfurto kaj en 1950 Bischleben iĝis erfurta. Jam antaŭe Bischleben iĝis alloga loĝadzono por erfurtanoj pro la proksimeco kaj bonaj koneksoj per publika trafiko. En la 11.6.1981 okazis ĉe la stacidomo gravega akcidento, la plej grava de ĉiuj en malmilitaj tempoj en Turingio kun 14 mortintoj kaj 93 vunditoj post eltrakiĝo de eksprestrajno disde Düsseldorf al Karl-Marx-Stadt.[4]

Alia katastrofo okazis en apud Bischleben en la 10.5.1945, kiam eksplodis en la stacidomo usona municitrajno. Tiam mortis du homoj kaj damaĝitis multaj konstruaĵoj proksime de la stacidomo. Ekz. la alte situanta ekskursogastejo "Bergschlösschen" deŝiritis kiu troviĝis en la spaco inter stacidomo, preĝejo kaj Gera-reivero. Pli granda dimensio katastrofa povis esti preventita danke al la spiritpreteco de la fervojisto Ernst Kühne kiu, malgraŭ vivdanĝero, malkunligis parton de la vagonoj.[5] Je ties honoro nomitis en 1999 strato ĉe la stacidomo.

Dum la GDR-tempo la enloĝantaro malkreskis denove. Post Turniĝo ĝi stabiliĝis denove je la mobro de ne tute 1700 homoj. Alie ol en la plejmulto de la erfurtaj vilaĝoj ne faritis en Bischleben grandaj loĝdomoblokoj, ĉar la pejzaĝo jam antaŭe estis tuŝita de malcentra ĉioajn-setliĝo; krome simple ne estis je dispono sufiĉe da kontraŭakvegprotektitaj lokoj. En 1994 estis inondo kiam en la apuda vilaĝo Möbisburg la nivelo akva estis ĝis 4,18 metroj.

Demografio kronologia[redakti | redakti fonton]

  • 1843: 0392 (Bischleben: 0270; Stedten: 122)[6]
  • 1910: 1326 (Bischleben: 1203; Stedten: 123)[7]
  • 1939: 2103
  • 1990: 1624[8]
  • 1995: 1581
  • 2000: 1600
  • 2005: 1696
  • 2010: 1676
  • 2015: 1628[9]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Erfurt-Bischleben (2018)

Post la malekfunkciigo de la plejmulto de la industriaĵoj (ekz. de la muelejo Bischlebener Mühle, kiu ŝanĝitis je loĝejoj)[10] difinas sin la hodiaŭa Bischleben kiel ŝatata loĝvilaĝo por Erfurto. Krome ludrolas iomete ankaŭ la hortikulturo. Okcidente de la stacidomo estis ĝis 1990 fabriko de la entrepreno Artur Jungk KG respektive de VEB Feuerungsanlagenbau Erfurt; ties areo eĉ hodiaŭ parte utiligatas metie.

Ekde 1847 Bischleben havas stacidomon kaj bonege atingatas vagonare en la direktoj de Erfurto, Halle, Ilmenau, Meiningen kaj Eisenach. Krome diversaj buslinioj venigis busveturiĝemulojn ĝis Arnstadt, Erfurt-Hochheim, Möbisburg, Ingersleben kaj Molsdorf. Ankaŭ la federacia aŭtoŝoseo A 4 ne malproksimas. Biciklistoj ĝoju pri la biciklovojo Thüringer Städtekette (Eisenach-Altenburg) kaj Gera-Radweg (Schmucke-Erfurto). Proksimas ankaŭ - memkompreneble sen haltejo - nordeoste la rapidegtrajnlinio inter Nurenbergo kaj Erfurto (tunelo Augustaburg; Gera-valoponto Bischleben).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Dobenecker (eld.): Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae (1152–1210), tomus 2/1, Jena 1898, nr. 699
  2. P. Lehfeldt: Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens, Heft VIII. Herzogthum Sachsen-Coburg und Gotha, Jena, 1891, p. 7
  3. Hartmut Schwarz: Mit einer Explosion war es vorbei. Thüringische Landeszeitung, 20.8.2016
  4. Jan Eik und Klaus Behling: „Verschlusssache. Die größten Geheimnisse der DDR“. Verlag Das Neue Berlin, Berlin 2008. ISBN 978-3-360-01944-8, p. 200
  5. Jubiläumsschrift „100 Jahre Reichsbahndirektion Erfurt 1882–1982“. Citite laŭ Helmut Wolf: „Erfurt im Luftkrieg 1939–1945“. Schriften des Vereins für Geschichte und Altertumskunde von Erfurt e.V., Glaux-Verlag Jena 2005. ISBN 3-931743-89-6. p. 252
  6. Johann Friedrich Kratzsch: Lexicon der sämmtlichen Ortschaften der Deutschen Bundesstaaten. Naumburg, 1843.
  7. gemeindeverzeichnis.de
  8. Thüringer Landesamt für Umwelt und Geologie: Umwelt regional.
  9. Enloĝantaro de la urbokvartaloj
  10. "Loftwohnen im Kulturdenkmal Bischlebener Mühle"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]