Maria Sibylla Merian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Maria Sibylla MERIAN [maria sibila merjan] (* la 2-a de aprilo 1647 en Frankfurto ĉe Majno, † la 13-a de januaro 1717 en Amsterdamo) estis germana pentristino, grafikistino kaj entomologino.

Ŝi estis la filino de la kuprogravuristo Matthäus Merian, kiu per sia arto jam famiĝis, sed mortis, kiam Maria Sibylla havis nur tri jarojn. La patrino jaron poste edziĝis al la pentristo Jakob Marell, kiu instruis al la knabino la pentradon, desegnadon kaj la kuprogravuradon.

En la jaro 1665 ŝi edziniĝis al la artisto Johann Andreas Graff, du jarojn poste naskiĝis la unua filino kaj la paro transloĝiĝis al Nürnberg. Ŝi daŭrigis siajn artistajn laborojn, sed pli kaj pli specialiĝis pri la pentrado kaj desegnado de plantoj kaj insektoj, kies trajtojn ŝi profunde kaj detale esploris. Precipe la intereso pri insektoj tiutempe ne estis populara, ĉar ankoraŭ regis la opinio de Aristotelo, ke vermoj, larvoj, raŭpoj kaj similaj estaĵoj estiĝas el putranta ŝlimo, nutras sin de rubaĵoj kaj sekve estas abomenindaj. Maria Sibylla Merian neglektis tiajn opiniojn, observis kun entuziasmo la 64metamorfozon de raŭpoj al papilioj kaj fiksis ĉion en sia skizlibreto.

En la jaro 1675 la 28-jara artistino publikigis sian unuan libron Florum fasciculus, dua parto sekvis en 1677, kaj en 1680 aperis la tria parto sub la titolo Neues Blumenbuch. Ŝia dua granda verko Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung, priskribanta la evoluon de papilio kaj ties nutrado en ĉiu fazo de la metamorfozo, aperis en 1679. Per ĝi ŝi fondis novan sciencon: la entomologion.

En la jaro 1685 la geedzoj disiĝis kaj Maria Sibylla Merian kun sia patrino kaj siaj du filinoj transloĝiĝis al Holando, al sia duonfrato vivanta en kastelo kiu apartenis al la guberniestro de Surinamo. Tie ŝi eksciis multon pri la faŭno kaj flaŭro en Sudameriko.

En la jaro 1699 ŝi kune kun sia plej juna filino Dorothea Maria (*1678) vojaĝis al Surinamo, faris ekskursojn al la pluvarbaro, esploris tie la ekzotikan faŭnon kaj flaŭron kaj aro da skizoj kaj pentraĵoj estiĝis. En 1701 ŝi malsaniĝis je malario kaj multe pli frue ol planite la du virinoj devis reiri al Eŭropo. La skizoj kaj desegnoj faritaj en Surinamo tiam servis kiel modeloj por la ĉefverko de Maria Sibylla Merian Metamorphosis insectorum surinamensium, kiun ŝi kompilis kune kun la tri Amsterdamaj kuprogravuristoj. En 1705 la verko aperis.

Maria Sibylla Merian mortis 1717, en la aĝo de 70 jaroj. Ŝiaj bildoj pri ekzotikaj plantoj, serpentoj, araneoj, igvanoj kaj skaraboj estas rigardataj majstraĵoj.



Eksteraj ligiloj

greke http://home.wtal.de/hh greke http://www.garten-literatur.de/Blattwerk/neue/merian_maria_sibylla.htm greke http://www.awg.musin.de/facharbeiten/merian/Facharbeit.htm greke http://www.library.wisc.edu/libraries/SpecialCollections/womennature/sectionpages/MariaSibyllaMerian.html

Ŝablono:LigoLeginda