Mary Shelley
Mary Shelley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mary Shelley | |||||
Naskonomo | Mary Wollstonecraft Godwin | ||||
Naskiĝo | 30-a de aŭgusto 1797 en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Morto | 1-a de februaro 1851 en Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Mortis per | cerba tumoro vd | ||||
Tombo | St Peter's Church, Bournemouth vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Londono vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | William Godwin vd | ||||
Patrino | Mary Wollstonecraft vd | ||||
Gefratoj | William Godwin the Younger • Claire Clairmont • Fanny Imlay vd | ||||
Edz(in)o | Percy Bysshe Shelley | ||||
Infanoj | Clara Everina Shelley • William Shelley • Percy Florence Shelley • Clara Shelley vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkistino | ||||
Laborkampo | fikcio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Lasta Viro ❦ Frankenŝtejno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mary SHELLEY [meri ŝeli] (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1797 en Londono; mortis la 1-an de februaro 1851 en Londono) estis angla verkistino.
Biografio
Mary Shelley estis filino de la filozofo William Godwin kaj ties edzino Mary Wollstonecraft. La patro estis fama iniciatinto de la utopia socialisma movado kaj unu el la unuaj teoriistoj de la anarkiismo. La patrino estis unu el la unuaj feministoj, ege revolucia en sia epoko, ĉar defendis, ke edukado estu egaliga por ĉiu homa estaĵo ĉu viro ĉu virino, ke tiu eglaeco devus esti agnoskita de la leĝaro kaj ke virinoj agadu en politiko. Tamen la patrino mortiĝis nur 11 tagojn post la nasko de la estonta verkistino, kiu por tio neniam konis ŝin. La patro reedziĝis al vidvino, kiu ne bone traktis na Mary, kiu tamen bone rilatis kun la patro, kaj ricevis el li bonan edukon. Ekde 1816 ŝi estis la edzino de la poeto Percy Bysshe Shelley. La rilato komencis en 1814 kiam Mary estis nur 16jara kaj Shelley estis jam edzo, sed malkontenta pri sia geedzado. Ambaŭ geedzoj estis tre ligitaj kaj kunhavis saman intelektan viglon, estis vegetaranoj kaj bestodefendantoj. Nur la ideon pri libera amo estis propra de li kaj ne de ŝi. Ili havis gefilojn kaj loĝis en diversaj lokoj de Anglio kaj Italio. La unua filino survivis nur unu monaton, kio deprimigis ŝin. En 1819 ankaŭ la filo William, 3jara, mortis pro paludismo; samjare naskiĝis la ununura filo kiu survivis, nome Percy Florence Shelley. En 1822 la edzo mortiĝis drone kiam li estis nur 30jara. Tiam ŝi dediĉis sin al la aranĝo kaj publiko de la verkaro lia. Ŝi mortiĝis en lOndono pro cerba kankro februare de 1851, kiam ŝi estis 53-jara.
Verko
Ŝi verkis romanojn, rakontojn kaj biografiojn. Ŝia plej fama verko, la romano Frankenstein, or the Modern Prometheus, estiĝis en la vilao de Lord Byron en Svislando en la jaro 1816. Inspirite de hororaj fantaziaĵoj rakontataj dum noktaj fulmotondroj, ŝi elpensis la figuron de la sciencisto Victor Frankenstein, kiu el korpopartoj de mortintoj faris novan homon. En 1818 la verko unuafoje publikiĝis. El ŝiaj pliaj verkoj nur The Last Man (1844), inteligenta romano pri fora estonto, elstaras. Krome Matilda estas novelo kiu ne publikiĝis ĝis 1850. Ŝi nuntempe foje estas rigardata la unua verkistino de sciencfikcio.