Maskarenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭricio (dekstre) kaj Reunio (maldekstre)

La insuloj Maskarenoj (aŭ insularo Maskarena) estas grupo de insuloj de la Hinda Oceano oriente de Madagaskaro enhavante la platformon sur kie bazas la insuloj Maŭricio, Reunio, Rodriges kaj Cargados Carajos krom la bazo de la tiamaj insuloj Saya de Malha, Nazareth kaj Sudan. La kolektiva nomo devenas el la portugala maristo Pedro Mascarenhas, kiu unue vizitis ilin en 1512.

Historio

El la 10-a jarcento, Araboj vizitis la insulojn Maskarenoj. Mapo de la 12-a jarcento de la araba geografo Ash-Sharif al-Idrisi, klare montras la tri insulojn de la Maskarenoj kiel Dina Arobi (Maŭricio), Dina Margabin (Reunio) kaj Dina Moraze (Rodriges). La insuloj ricevis la viziton de la portugala maristo Dom Diogo Rodrigues en 1528 kiu donis la nomon de Maskarenoj pro Mascarenhas..

Politiko

Administre la insularo estas dividita en:

Geografio

La insuloj Maskarenoj estas la supermara parto de la submara altebenaĵo de la Maskarenoj, formiĝaĵo de preskaŭ 2,000 km el la insuloj Sejŝeloj ĝis Reunio. Tiu altebenaĵo havas profondecon de inter 8 kaj 150 m, kun bordoprofundeco de 4,000 m. La norda parto de la altebenaĵo konsistas el granito, kaj estas ero disigita de la superkontinento Gondvano.

La insuloj estas de vulkana deveno kaj la plej malnovaj igis atoloj aŭ koralaj rifoj. En la insulo Reunio troviĝas unu de la vulkanoj plej aktivaj en la mondo: la Piton de la Fournaise.

Biogeografie la insularo apartenas al la madagaskara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La insuloj kunhavas saman komunan geologian devenon kaj konstuas ekoregionon kun unika floraro kaj faŭno : nome la maskarenajn arbarojn, parto de la Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj. Maskarenoj estas ĉirkaŭitaj de samnoma mara ekoregiono.