Mateo la 1-a Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mateo la 1-a Visconti
(1250-1322)
Senjoro de Milano
Senjoro de Milano
Naskiĝis 15-a de aŭgusto 1250
en Invorio, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortis 24-a de junio 1322
en Crescenzago, Flago-de-Italio.svg Italio
v  d  r
Information icon.svg

Mateo la 1-a Visconti (1250-1322) (naskiĝis en Invorio, en la 15-a de aŭgusto 1250 - mortis en Crescenzago, en la 24-a de junio 1322) estis Kapitano de la Popolo de Milano. Kromnomita Mateo la Granda, li estis filo de Teobaldo Visconti (1225–1275)[1] - kiu estis pranevo de la ĉefepiskopo de Milano, Ottone Visconti - kaj Anastasia Pirovano, nevino de la kardinalo Uberto Pirovano, episkopo de Milano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mateo estis militisto kaj fidela servisto de sia praonklo Ottone, en liaj bataloj por la konkero de la povo sur Milano. En 1287, lia praonklo nomumis lin "kapitano de la popolo" de Milano. Rudolfo la 1-a el Germanio, Adolfo de Nasaŭ (1255-1298)[2], reĝo de Germanio (1292-1298), Alberto la 1-a el Germanio kaj Henriko la 7-a el Germanio, ĉiuj ili indikis Mateon kiel imperia vikario sur la tuta Lombardio, ofico kiun li konservis ĝis siaj lastaj tagoj. Lia influsfero etendiĝis el Piemonto, Emilio-Romanjo, Bolonjo ĝis Ĝenovo.

En aŭgusto 1269 li edziĝis al Bonacosa Borri (1254-1321)[3], filino de la kapitano Squarcino Borri (1230-1277)[4], kiu donis al li dek gefilojn. En decembro 1287, kiam lia praonklo lin nomumis Kapitano de la Popolo, Mateo estis 37-jara. En tiu sama jaro, li intervenis kiel arbitracianto inter kamunaj ribeluloj estritaj de la familio Federici[5] kaj la komunumo de Brescia de la episkopo Berardo Maggi[6]. Post du jaroj li konfirmiĝis kiel Kapitano de la Popolo. Rodolfo la 1-a lin nomumis en majo 1288 kiel ĝenerala vikario nome de Lombardio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fabpedigree.com
  2. Personensuche
  3. Familypedia
  4. Enciclopedia Italiana
  5. La familio Federici apartenis al la partio de la gibelinoj en la Valo Kamonika. Inter 1458 kaj 1697, kelkaj membroj de tiu familio reakiris 54 fojojn la postenon kiel Sindikatestro de la komunumo en la Valo Kamonika.
  6. Berardo Maggi estis nomumita Episkopo de Brescia en la 21-a de septembro 1275. Li mortis en la jaro 1308.


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj