Mbandaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mbandaka estas grandurbo, provinca ĉefurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj nomoj estis Coquilhatville kaj Coquilhatstad (nomita post landestro Camille-Aimé Coquilhat).

Loko de Mbandaka en la lando

Bazaj informoj

Geografio

Mbandaka situas sur ĉe kunfluejo de riveroj Kongo (rivero) kaj Ruki en la nordokcidenta parto de la lando. Ekvatoro troviĝas 7, Bandundu 389, Kinŝaso 587, Lubumbashi 1654 km.

Diagramo pri liverado de la lando, kie Mbandaka estas trovebla nordokcidente

Historio

Mbandaka estis fondita en 1883 fare de Henry Morton Stanley kun nomo de "Equateurville". Stanley metis grandan ŝtonon simbolizantan la Ekvatoron, kiu eĉ nun estas videbla. En 1886 dominado de belgoj komenciĝis. Ili donis novan loknomojn (Coquilhatville, Coquilhatstad). En 1966 post la sendependiĝo la urbo ricevis la nunan nomon. Mbandaka estis elstara loka estro. Centoj de homoj (plejparte rifuĝintoj) estis masakritaj en 1997 dum la unua enlanda milito.

Trafiko

Mbandaka havas flughavenon kaj gravan riveran havenon. Pramo trafikas al la laŭriveraj urboj, eĉ al Kinŝaso. Unusola vojo alvenas el sudo.

Klimato

Komerca centro de Mbandaka

Mbandaka situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. Jare pluvas po 1701 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en julio.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Kolonia banko en Mbandaka