Meghri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meghri
urbo en Armenio
Administrado
Poŝtkodo 3401–3402
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 580  (2011) [+]
Loĝdenso 1 527 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 54′ N, 46° 14′ O (mapo)38.946.233333333333Koordinatoj: 38° 54′ N, 46° 14′ O (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Meghri (Armenio)
Meghri (Armenio)
DEC
Meghri
Meghri
Situo de Meghri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Meghri [+]
vdr

MeghriMegri (armene Մեղրի) estas urbo de la suda provinco Sjuniko en Armenio, situante ĉe la landlimo kun Irano laŭ trairo de la rivero Meghri. En 2008, ĝi havis 4.801 loĝantojn.[1][2] Ĉar la klimato de Meghri malsimilas al la resto de la lando, ĝi produktas fruktojn kaj ĝenerale nutraĵojn kiuj ne ekzistas en aliaj armenaj provincoj. En ĝi loĝas ĉ. 2 mil soldatoj kiuj zorgas pri la landlimo kun Irano inter rusaj kaj armenaj soldatoj.

Meghri estas urbo kaj la centro de la urba komunumo Meghri, en la provinco Sjuniko sude de Armenio, proksime al la limo kun Irano. Laŭ la demografia censo de la jaro 2011, la urbo Meghri havis 4,580 loĝantojn. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Meghri estas ĉirkaŭ 3.500.

Meghri situas 376 km sude de la landa ĉefurbo Erevano kaj 73 km sude de la provinca ĉefurbo Kapan.

Kiel rezulto de la komunumaj fuzioj entreprenitaj ekde 2016, la komunumo Meghri pligrandiĝis por inkluzivi la ĉirkaŭajn vilaĝojn Agarak, Alvank, Ajgedzor, Gudemnis, Karĉevan, Kuris, Lehvaz, Liĝk, Nrnadzor, Ŝvanidzor, Taŝtun, Tĥkut, Vahravar kaj Vardanidzor.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Meghri estis fondita kiel "Karĉavan" en 906 fare de la reĝo Smbato la 1-a de Armenio, dum la periodo de la Bagratida Armenio. Poste, ĝi estis konata kiel Meghri, kiu signifas "miela urbo" en la armena lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva historio kaj mezepoko[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la fortikaĵo Meghri el la 11-a jarcento

La areo de nuntempa Meghri estas loĝita ekde la Bronzepoko. Multaj arkeologiaj lokoj troviĝas en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo ekde la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K., dum la periodo de la regiona imperio Urarto. Historie ĝi estis parto de la kantono Arevik de la praa provinco Sjuniko de la Reĝlando Armenio.

Kun la starigo de la monaĥejo Tatev en la 8-a jarcento, eĉ se malproksime de la urbo, la regiono de nuntempa Meghri atestis rapidan socian kaj ekonomian evoluon. En 906, la setlejo Karĉavan estis fondita de reĝo Smbat la 1-a de la bagratida dinastio. En 987, la urbo (konata kiel Meghri) estis inkluzivita ene de la nove fondita Armena reĝlando Sjuniko. En 1105, la regiono de Meghri estis okupita de la selĝukoj. La urbo estis tute detruita en 1126 kaj 1157 de la invadaj Selĝukaj trupoj.

Inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj, Sjuniko, kune kun la resto de la historiaj teritorioj de Armenio, suferis la invadojn de pluraj popoloj kiaj la selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj respektive.

Fremda regado[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Johano (Surp Hovhannes) de la 17a jarcento

Komence de la 16-a jarcento, Meghri iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la safavida Irano. Komence de la 18-a jarcento, la regiono estis implikita en la liberiga kampanjo de la armenoj de Sjuniko gvidita de David Bek, kontraŭ Safavida Persujo kaj la invadaj otomanaj turkoj. David Bek komencis siajn batalojn en 1722 kun la helpo de miloj da lokaj armenaj patriotoj, kiuj liberigis Sjunikon.

En 1813, Meghri iĝis parto de la Rusa Imperio kiel rezulto de la Rusa-Persa Milito de 1804-1813 kaj la subskribo de la Traktato de Gulistan. Ĝi estis inkluzivita en la provinco Karabaĥo ĝis 1868 kiam ĝi fariĝis parto de la nove formita Zangezurskij Ujezd de Elizavetpola gubernio.[4]

En 1810, juna brita armeoficiro William Monteith vizitis la regionon kiel parto de sia servo kun la brita ambasado al Irano. Liaj memuaroj de 1856 pentras viglan bildon de la Meghri-valo, kiun li priskribas kiel romantikan interkrutejon, kiun li taksas kiel unu el la plej belaj en Persujo, aŭ efektive en iu ajn lando. Li rimarkas, ke en iamaj tempoj [ĝi] evidente estis dense loĝata de preĝejoj, forlasitaj sed tamen perfektaj, amplekse densaj sur la deklivoj de la montoj, kiuj ĉi tie leviĝas al alteco sur la okcidenta flanko de 8000 ĝis 10 000 futoj, kovritaj per arbaroj. La arboj havas neniun specialan grandecon, kaj multe intermetitaj kun pomo, piro kaj juglando, verŝajne la restaĵoj de iamaj ĝardenoj, aŭ produktitaj per semoj portitaj de la birdoj kaj vento en la iam kultivita tero.

Li priskribas la setlejon de Meghri mem kiel dividitan en du sekciojn, ĉiu ĉirkaŭ duonan mejlon de la rivero Araz, kaj apartigitaj per "malgrandaj enfermitaj ĝardenoj, ĉirkaŭitaj de reboj". Tiutempe rusoj regis la plej grandan vilaĝon ĉe la norda flanko; la persoj okupis Malgrandan Megeri. Li priskribis la riveron Araz kiel rapidan ŝaŭman torenton, vadeblan nur en unu loko, ĉirkaŭ mejlon kaj duonon for tra la rivero.[5]

En 1881, la unua miksita lernejo estis malfermita en Meghri. En 1901 malfermiĝis en Meghri kooperativo de konsumantoj, kiu estis la unua tiaspeca en Armenio.

Meghri ene de la Respubliko Montara Armenio.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Kun la establado de la Respubliko Armenio en 1918, Meghri estis inkludita ene de la Zangezur-regiono de la lastatempe fondita respubliko. Tamen, post la falo de la respubliko en decembro 1920, la dua tutzangezuria kongreso okazinta en Tatev la 26-an de aprilo 1921 anoncis la sendependecon de la memregaj regionoj Daralakjaz (nuna Vayoco Dzor), Zangezur inkluzive de Meghri, kaj partoj de Montara Karabaĥo, sub la nomo de Montara Armenio. Tamen la memproklamita respubliko havis mallongan vivon, kiam la Ruĝa Armeo faris amasajn militajn operaciojn en la regiono dum junio-julio 1921, atakante Sjunikon de la nordo kaj oriento. Kiel rezulto de furiozaj bataloj, la Respubliko Montara Armenio kapitulacis la 13-an de julio 1921, sekvante la promesojn de Soveta Rusio konservi la montaran regionon de Sjuniko kiel parto de sovetia Armenio.

La sovetianoj establis la Meghri-rajonon en septembro 1930, kaj la setlejo de Meghri iĝis la centro de la lastatempe formita Rajono. En 1959, Meghri ricevis la statuson de urbotipa setlejo. En 1984, Meghri ricevis la statuson de urbo. Ĝi disvolviĝis kiel centro de nutraĵa industrio surbaze de la lokaj agrikulturaj produktoj de la regiono.

Post la sendependeco de Armenio, Meghri estis inkluzivita en la nove formita provinco Sjuniko, laŭ la administraj reformoj de 1995.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Meghri.

Je averaĝa alteco de 610 metroj super la marnivelo, Meghri situas proksime al la limo Armenio-Irano, ĉe la bordo de la rivero Meghri, regata de la montoj Zangezuro de la nordoriento, kaj la rango de Meghri de la sudokcidento.

La urbo estas ĉefe dividita en 2 grandajn kvartalojn:

  • Mets tagh kun la signifo la granda kvartalo, situanta sur la maldekstra bordo de Meghri-rivero, ĝi okupas la orientan parton de Meghri. Formita dum la 17-a jarcento, ĝi okupas ĉirkaŭ 70% de la urba areo.
  • Pokr tagh kun la signifo la malgranda kvartalo, situanta sur la dekstra bordo de Meghri-rivero, ĝi okupas la okcidentan parton de Meghri. Ĝi formiĝis dum la sovetiaj tagoj en la 20-a jarcento.

La 2 kvartaloj estas apartigitaj per la rivero Meghri kaj la strato Adeljan.

La ĉirkaŭaj regionoj de la urbo estas elektitaj kiel Ĉefa Papilia Areo, havante nombron da raraj kaj endanĝerigitaj specioj de papilioj,[6] kiel ekzemple Gegenes nostradamus, Papilio alexanor, Cupido argiades, Polyommatus damonides, kaj aliaj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Armena virino de Meghri

Meghri estas preskaŭ tute loĝata de armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La Preĝejo de la Sankta Dipatrino de Meghri de la granda kvartalo malfermita en 1673, estas la ĉefa preĝejo de la urbo. Ĝi estas sub la jurisdikcio de la Diocezo de Sjuniko kun sidejo en la urbo Goris. La urbo Meghri spertis relativan loĝantaran kreskadon ekde la 19-a jarcento kaj precipe dum la sovetaj jaroj kiam pluraj fabrikejoj instaliĝis tie. En 1831 ĝi estis nur vilaĝo kun 272 loĝantoj, en 1897 ĝi jam havis 927 homojn. Ĝi daŭre kreskis en la sekvaj jardekoj kaj atingis sian pinton en la jaro 2011, kiam, laŭ la tiujara censo ĝi havis 4.580 loĝantojn sed pro la ekonomia krizo de la lando la loĝantaro malkreskis ĝis 3500 en la jaro 2016.[2]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Meghri havas publikan bibliotekon fonditan en 1882. La komunumo ankaŭ administras la kulturan centron kaj la artan lernejon por infanoj. Filio de Erevana instrua belarta centro estis malfermita en Meghri en 1985.

La restaĵoj de la fortikaĵo de Meghri el la 11-a jarcento troviĝas ĉe la orientaj altaĵoj de la urbo. Krom la Preĝejo Sankta Dipatrino de 1673, la preĝejo Sankta Johano de la 17-a jarcento situanta en la malgranda kvartalo ankaŭ aktivas kaj famas pro siaj murpentraĵoj. La forlasita preĝejo Surp Sarkis situanta norde de Meghri ankaŭ devenas de la 17-a jarcento.

Laŭ registara decido 2322-N de la 29-a de decembro 2005 la Pokr Tagh de Meghri estis enmetita en la liston de historiaj kaj kulturaj havaĵoj de Armenio sub ŝtata protekto kaj estis klasifikita kiel nacia valoro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Meghriano vendas siajn granatojn.
Olivoj de loka entrepreno.

La urba ekonomio baziĝas sur nutraĵa industrio, kiu enhavas panbakan fabrikon, konservejojn kaj malgrandajn hejmajn vinfarejojn. Meghri havis grandan vinfabrikejon dum la sovetaj jaroj.

Agrikulturo estas inter la ĉefaj sektoroj en la regiono. Meghri estas la sola loko en Armenio, kiu produktas granatojn. La regiono ankaŭ estas konata pro sia altkvalita figo. Meghri havas signife pli mildan klimaton ol la cetero de la urboj en Armenio, kaj produktas fruktojn ne troveblajn en aliaj regionoj.[7]

La Irana-Armena Tergasodukto iras tra Meghri. Komence de 2007 oni informis, ke la registaroj de Armenio, Rusio kaj Irano planas konstrui naftorafinadejon por eksportado de benzino al Irano. Ĉi tiu projekto de 1,7 miliardoj da usonaj dolaroj estus gvidata de Gazprom kies armena filio jam estas la ĉefa energiprovizanto de la lando kvankam en 2016 nova interkonsento malfermis la eblon havi la hejman benzinprovizon de Meghri-areo (ĉirkaŭ 5000 hejmoj) disponigota de irana kompanio Sanergy. [8]

La Meghri-digo (ankaŭ konata kiel la hidroelektra projekto Meghri aŭ Diga Akvodislimo Aras) estas hidrelektra sistemo planita ĉe la rivero Aras, ankaŭ konata kiel Arakso, proksime de Meghri ĉe la limo Armenio-Irano. La konstruado devis komenciĝi en 2012. La komuna projekto estis proponita kaj diskutita pli frue en la 1990-aj jaroj inter iranaj kaj armenaj aŭtoritatoj.[9] En junio 2016, la Medicina Centro Meghri estis malfermita kun la ĉeesto de tiama prezidanto Serĵ Sargsjan.[10]

Libera ekonomia zono "Meghri" estis establita en la urbo Meghri, provinco Sjunik per la dekreto N1595-A de la Registaro de la Respubliko Armenio de la 7a de decembro 2017. "Meghri Free Economic Zone" CJSC estas agnoskita kiel la funkciigisto de la supre menciita libera ekonomia zono. La libera ekonomia zono estis lanĉita la 15an de decembro 2017. La funkcia tipo de la libera ekonomia zono "Meghri" estas difinita kiel industria kaj loĝistika: en la sfero de agrikulturo, fabrikado, elektroprovizado, komerco, transportado kaj ekonomio-stokado, profesia kaj teknika agado, kulturo, turismo kaj distro.[11]

La 15-an de decembro 2017, la Ministerio pri Ekonomia Disvolvo kaj Investoj de Armenio, nome de la Registaro de Armenio, subskribis kontrakton pri funkciado de la libera ekonomia zono. La daŭro de libera ekonomia zono estas 50 jaroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vidaĵo de Pokr tagh, la historia urboparto.

Kvankam la regiono estas unika pro sia klimato kaj abunda produktado de fruktoj (granato, unu el la naciaj simboloj de Armenio) nur kultiviĝas en Meghri) kaj mielo, pejzaĝoj kun rokecaj montaroj, la rivero Araz, kultura heredaĵo same unika kiu estas parte influita de la persa kulturo, kiel ekzemplo, la murprentraĵoj de la loka preĝejo, lastatempe renovigita danke al usona subvencio, la malproksimeco de la landa ĉefurbo kaj la komplikaj kondiĉoj de la ĉemontaraj vojoj plilongigas la veturadon kaj sekve malmultaj turistoj elektas ĝin. Vizitantoj de la zono plejparte estas aventuremuloj kiuj vizitas Armenion kun la celo poste atingi Iranon kaj, ĉar Meghri troviĝas ĝuste ĉe la landlimo, estas vizitata de tiaj turistoj.

Laŭ la informo de Meghri-administracio entute estas 11 malgrandaj hoteloj kaj gastejoj, kiuj ofertas 170 ĉambrojn kun 171 litoj, malgraŭ la jara averaĝa nombro de gastoj kiuj nur atingas 6580 homojn.

Laŭ la Ŝtata Turisma Komitato de Armenio ĉirkaŭ 220 mil irananoj vizitis Armenion en 2017, kio estas 16% pli ol en 2016 (ĉirkaŭ 185 mil). La tendenco implicas, ke la regiono Meghri havas signifan potencialon de turisma disvolviĝo. Tamen al ĝi mankas kapabloj gastigi eĉ la trionon el iranaj turistoj. Pro tio homoj preferas aliajn urbojn aŭ elektas rektan vojaĝon al Erevano vizitante la regionon.

En la urbo ekzistas la gastejo nomata Arevik kiu posedas inter 8 kaj 10 litoj kreita por iel bonvenigi turistojn sed pro la distancoj inter Erevano kaj Meghri ne estas multaj investoj ĉar entreprenistoj timas ne ricevi enspezojn kaj mankas infrastrukturoj.

Por revivigi la urbon kreiĝis programo kiu vekus la intereson de turistoj al la regiono. Ĝi konsistas el kvar ĉefaj eroj: disvolviĝo-planado, rekonstruo de la kvartalo, kapacita konstruado kaj reklamado pri Meghri kiel nova turisma loko. Disvolvi planadon signifas krei profesian bazon por provizi gastigajn servojn kun lokaj tradicioj.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Forlasita stacidomo de Meghri.

Meghri estas la ĉefa pordego inter Armenio kaj Irano tra la proksima landlima pasejo Agarak. La Aŭtovojo M-2, kiu ligas la ĉefurbon Erevano kun Irano, trapasas Meghri.

Dum la sovetiaj tagoj, Meghri estis ligita kun Erevano per fervojo irante tra la Naĥiĉevana Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Post la malfondo de Sovetunio kaj sekve de la milita krizo inter Armenio kaj Azerbajĝano, la fervojo forlasiĝis.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2017, Meghri estas hejmo de 2 publikaj mezlernejoj. Ĝi ankaŭ havas antaŭlernejan infanĝardenon administratan de la urba registaro. En 2001, meza teknika altlernejo malfermiĝis en Meghri, preparante instruistojn, librotenistojn kaj mekanikistojn.

En la regiono Meghri, la vetercirkondiĉoj estas esceptaj. Situante en duondezerta zono, la rokaj montoj kaj altaj klifoj varmiĝas somere kreante subtropikajn kondiĉojn por kreskigi diversajn fruktojn. Nature, la loĝantaro de la regiono multe dependas de la agrikultura industrio.

La tutlanda postulo pri edukitaj agronomoj estas aparte elstarigita en Meghri. Rimarkas la manko de specialistoj en la kampo de kampara ekonomio. Por plibonigi la lokan edukan sistemon kaj integri agrikulturon tra la lerneja instruplano, la svisa financita projekto "Merkatoj por Meghri" (efektivigita de la Centro por Agrokomerco kaj Kampara Disvolviĝo) kunigas la tri ĉefajn rolaĵojn kaj ekigas la komencon de la procezo. Post la triparta interkonsento inter la Ministerio pri Edukado kaj Scienco, la Ministerio pri Agrikulturo kaj la loka municipo, du lernejoj ekiniciatis establi klasojn pri agronomio.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Piedpilka ludejo en Meghri

Meghri havas sportan lernejon servatan de futbala trejnejo kaj 2 naĝejoj situantaj en la centro de la urbo en la malgranda kvartalo, sur la dekstra bordo de la rivero Meghri. La efektivigo de investprojekto pri sport-koncertejo ofertas enkondukon de sportaj kaj kulturaj eventoj kaj distraj servoj en la komunumo Meghri. Estas planite rekonstrui la stadionon en Agarak kaj fariĝi sport-koncerta komplekso. Cetere la stadiono Agarak situas sur la ĉefa vojo kondukanta al la urbo, kaj kovras areon de 3,39 hektaroj, havas naĝejon (alteco 3 m, longo 50 m, larĝo 20 m) kaj ŝtonan tribunon por 3.000 sidlokoj. Ankaŭ la stadiono estis komisiita dum la soveta epoko kaj ankoraŭ ne estis renovigita; ĝi devas esti rekonstruita kaj modernigita. Nuntempe la funkciado de la stadiono ne estas reguligita, kaj ĝi ne estas uzata por grandskalaj eventoj kaj distrado.

Elstaraj meghrianoj[redakti | redakti fonton]

Ĥaĉatur Malumjan

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]