Memorigloko Amthordurchgang (Gera)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigloko Amthordurchgang en Gera

Memorigloko Amthordurchgang (germane: Gedenkstätte Amthordurchgang) en Gera, Germanujo, estas loko de memoro pri viktimoj kaj de naziismo kaj de komunismo funkciante kiel ejo komunikada, informada, dokumentada.

Ĝi troviĝas en konstruaĵo kiu estis parto de prizono konstruite en 1874. Ĝi funkciis ĝis 1989 kiel arestejo pro esploro. Pro ke la ĉelara alo malkonstruitis en 1999 la memorigloko estas nur en la eksa administra alo de la malliberejo. Inaŭguro solena fariĝis en la 18.11.2005 sub la titolo Gedenk- und Begegnungsstätte im Torhaus der politischen Haftanstalt von 1933 bis 1945 und 1945 bis 1989.

Historio[redakti | redakti fonton]

1876–1933[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri estonta prizono surloka troviĝas en urba kroniko de 1876 kiam civitano plendis pri malliberejstarigo en la urbocentro. Ĝi estis submetita al la distrikta tribunalo de Gera, de la Princlando Reuß pli juna linio. En 1879 estis ene 25 ĉeloj kaj komence la situacio estis kvazaŭ familia, ĉar vidu: la tri gvardistoj tranoktis ene de la prizono ankaŭ dum ties edzinoj okupiĝis pri la lavotaĵoj kaj la manĝado. En 1896 fariĝis konstrua etendiĝo. Post supra metro de kroma etaĝo la nombro de la ĉeloj duobliĝis. Tiutempe starigitis ankaŭ la apuda Landtribunalejo. La prizono estis kaj poresplorada kaj porjuĝeja. Tie loĝis krimuloj ĉiuspecaj kaj okazis kelkfoje eĉ ekzekutoj.

1933–1945[redakti | redakti fonton]

Sub la nazioj iĝis ekde la potencakiro en 1933 abrupta ŝanĝiĝo je polica ŝtato - kaj la prizono iĝis proesplorejo por la kaŝpolico Gestapo. Kiel konate Gestapo rajtis, post kolekto de informoj pri politika rezistado, persekuti, aresti, torturi kaj murdi kvazaŭ laŭplaĉe kaj sen antaŭa akuzo.

1945–1952[redakti | redakti fonton]

Post liberiĝo fare de usonaj soldatoj en la 14.4.1945 okupiĝis la urbo en la 2.7.1945 fare de la Ruĝa Armeo. En la kuro de sennaziigo transprenis la prizonon tuj la sovetia militpolico kaj NKVD. Surloke homoj el politikaj kialoj enkarcerigitis, torturitia, kondamnitis (eĉ je mortpuno), preparitis por sendiĝo je specialaj internigejoj (ekz. je najbara Buchenwald). Post 1947 ene estis ankaŭ t.n. ekonomiaj krimuloj kio plifaciligis eksproprietigadon de iliaj havaĵoj. Post 1950 pli multis punoj kontraŭ milita kaj bojkota fiagitadoj.

1952–1989[redakti | redakti fonton]

Gera iĝis en 1952 ĉefurbo de Distrikto Gera ene de GDR ricevonte propran pordistriktan sekcion de Stasi. Kritikoj ĉiaj pri politiksistemo aŭ laboro de Socialista Unueca Partio de Germanio estis persekutataj malmilde. Ankaŭ en Gera enĉele estis homoj kiuj planis fuĝon el GDR aŭ eble sciis pri alies tiaj planoj. Ĉia individua kritikema sinteno (ekz. eĉ nur ene de porekologia kaj -paca movadoj) danĝeris. Inter 1952 kaj 1989 pli ol 2.800 homoj estis enkarcerigitaj fare de Stasi.

Ekde 1989[redakti | redakti fonton]

Post Turniĝo la prizono fermitis. Post kelkaj konstruaj ŝanĝiĝoj uzis la ejona adminstracie la Liberŝtato Turingio inter 1991 kaj 1999.

Societo[redakti | redakti fonton]

La amikara societo Verein Gedenkstätte Amthordurchgang Gera e.V. fonditis en aŭtuno 1997 kun la celo de informado kaj scienca esplorado de persekutado kaj rezistado dum du germanlandaj diktaturoj inter 1933 kaj 1989. La urbo Gera treege por tio taŭgas estinte sidejo de GDR-distrikta registaro kun propra Stasi-filiego kaj -prizono. En somero 1999 konata iĝis la plano pri malkonstruo de la tuta komplekso. La societanoj enĝaĝiĝante pri la starigo de memoriga kaj renkonta loko jam ne povis malhelpi la detruon de la ĉeloj. Kun helpo de multaj unuopuloj eblis savi almenaŭ la pordejon, la enirejan kaj la administran alojn. Tamen ne antaŭ 2003/04 estis je dispono monrimedoj de la federacia respubliko el la fonduso pri venditaj eroj de Berlina muro.

La memoriga kaj renkonta loko[redakti | redakti fonton]

Pro longa malfunkcio kaj malbona konstrua stato necesis fari kompletan restaŭradon. Aŭtentika meblaro el la ĉelaro estis savita kaj lerte metita en al novajn ekspoziciajn lokojn. Sur du etaĝoj, en la kela kaj liberaera areoj estas daŭra elmontrado pri la historio kaj la utiligo de la prizono kaj informoj pri ties historiaj kuntekstoj. Biografioj de ne malmultaj enkarceriĝtrafitaj atestantoj prezentatas kaj digne por la estonteco konserviĝas. Materialoj skribe, bildige, aŭskultige kaj vidige ĉeestas respektive produktatas.

Memorplato por la Ribelo en GDR en 1953 pavime ĉe angulo inter la stratoj Rudolf-Diener-Straße/ Amthorstraße

]

La societo Gedenkstätte Amthordurchgang Gera e.V. ankaŭ ofertas specialajn rondgvidadojn, ekz. por lernantoj. Esploradlaboraĵoj ebligas publicitadon kaj kreon de vide-aĵoj. Regule okazas surloke prelegoj, laŭtlegoj kaj diskutrondoj. Tre gravis por la societanoj la zorgado kaj konsilado de ankoraŭ vivantaj viktimoj kiel ankaŭ la dokumentado de ties travivaĵoj. Diversaj kromaj specialaj projektoj ankaŭ realiĝis kaj realiĝas.

Jam en 1998 komenciĝis monkolektado por sekurigi memorigon en publika areo. En tri etapoj realiĝis tiu ĉi projekto. La aranĝon de la ŝtuparo faris la artistoj Tilmann Stachat kaj Martin Neubert kiu finfaritis en novembro 2005. Memortabulo pri la Ribelo en GDR en 1953 muntitis en juno 2006 kune kun municipaj responsuloj ĉe la angulo inter la stratoj Rudolf-Diener-Straße/ Amthorstraße.

finfine monumenton por la viktimoj de politikaj diktaturo de Matthias von Hintzenstern oni starigis en aprilo 2007 je Rudolf-Diener-Straße. Preterirantaj havas la iluzion pri moviĝanta silueto kaj iĝu tiel interago inter piedirantoj kaj artaĵo. La memoriglokemuloj tiumaniere invitas ĉiujn je propra interesiĝo ĉi-prie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Fuchs: Vernehmungsprotokolle. Rowohlt, Berlin 1978, ISBN 3-499-12726-1.
  • Karl Wilhelm Fricke: Akten-Einsicht. Rekonstruktion einer politischen Verfolgung. Mit einem Vorwort von Joachim Gauck. Berlin 1995.
  • Hubertus Knabe: Die Täter sind unter uns. Über das Schönreden der SED-Diktatur. Berlin 2009 (tria eldono)
  • Sergej Mironenko u. a. (eld.): Sowjetische Speziallager in Deutschland 1945–1950. Bd. 1, Akademie Verlag 1998, ISBN 3-05-002531-X.
  • Hans-Eberhard Zahn: Haftbedingungen und Geständnisproduktion in den Untersuchungs-Haftanstalten des MfS. Schriftenreihe des Berliner Landesbeauftragten für die Stasiunterlagen Band 5, Berlin 1997, ISBN 978-3-934085-01-5.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gedenkstätte Amthordurchgang (Gera) en la germana Vikipedio.

50.87864212.081943