Merath
Merath, en loka lingvo मेरठ estas industria kaj universitata urbo apartenanta al la ĉefurba regiono en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 219 m
- Loĝantaro: 1 074 200 en 2001
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo: 2500xx
- Telefonkodo: (91)121
- Aŭtokodo: UP-15
- 28°58′60″N 77°42′00″O / 28.98333°N, 77.7°OKoordinatoj: 28°58′60″N 77°42′00″O / 28.98333°N, 77.7°O
Situo [redakti]
Merath situas sur ebenaĵo de Nov-Delhio je 56 km-oj.
Historio [redakti]
Arkeologoj trovis restaĵon de urbo Alamgirpur iom for (23 mejlojn), kiu apartenis al la frua Induso-civilizacio. Merath estis centro de budhismo dum regado de Aŝoko. En 1192 oni alikonstruis ĉiujn hindutemplojn al moskeoj. En 1398 Timur Lenk invadis la urbon. Dum dominado de britoj okazis ribelo en 1857. Post la sendependiĝo ribeletoj okazis en 1982 kaj en 1987. En 2006 pro incendio 50 homoj mortis.
Trafiko [redakti]
La plej proksima flughaveno troviĝas je 80 km-oj, sed nun jam konstruiĝas la pli nova. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato [redakti]
Merath havas tre sekajn somerojn kun temperaturo pli ol 40 °C kaj malvarmajn vintrojn. La somero daŭras de aprilo ĝis julio. Inter novembro-januaro kelkfoje eĉ frostas. Inter novembro kaj februaro la la videbleco estas preskaŭ nulo pro la nebulo kun temperaturo iom pli, ol frostopunkto.
Vidindaĵoj [redakti]
- diversaj temploj
- universitato
- islama urboparto