Mersa Matruh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mersa Matruh
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 108 774  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 20′ N, 27° 14′ O (mapo)31.33333333333327.233333333333Koordinatoj: 31° 20′ N, 27° 14′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mersa Matruh (Egiptio)
Mersa Matruh (Egiptio)
DEC
Mersa Matruh
Mersa Matruh
Situo de Mersa Matruh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mersa Matruh [+]
vdr

Mersa Matruh (arabe مرسى مطروح, Marsā Maṭrūḥ) estas havenurbo en nordokcidenta Egiptio, situanta ĉe Mediteranea Maro, 270 km okcidente de Aleksandrio kaj 210 km al la libia limurbo Sallum sur la ĉefŝoseo de la Nildelto al la limo kun Libio. Alia aŭtovojo kuras suden de la urbo kaj direkte al la okcidenta dezerto de Egiptio kaj la oazoj de Siva kaj Baharija. La ejo estis geografie signifa estante la nura fidinda haveno inter Aleksandrio kaj Tobruk (Antipyrgos de la antikva epoko) en orienta Libio [1].

La urbo havis 108.774 loĝantojn en 2006, taksita je 144.961 en 2017 [2]. Ĝi estas la provinca ĉefurbo de provinco Matruh.

Marsa Matruh estas signifa feriejo por turistoj kaj aliaj vizitantoj, kaj el Eŭropo kaj la pli bonhavaj el Kairo [3]. La loko havas sian propran flughavenon, Marsa Matruh Internacia fluĝaveno. La urbo havas molajn plaĝojn kun blanka sablo kaj trankvila, travidebla maro. La golfo estas protektita kontraŭ altaj ondoj kun ŝtonoj kiuj formas naturan ĝeton, sed kun malgranda malfermaĵo kiu permesas aliron por pli malgrandaj boatoj kaj ŝipoj.

Arkeologio malkovris setladon de antikva Egiptio, interalie troviĝas ruinoj de templo atribuita al Ramseso la 2-a (ĉirkaŭ 1200 a.K.). Dum la regado de Aleksandro la Granda, la urbo estis konata kiel Amonia. Sub la Ptolemea Regno kaj poste sub la Orientromia imperio, la urbo estis nomita Paraitónion (koiné greke : Παραιτόνιον), kaj sub la Romia Imperio la loknomo estis latinigita al Paraetonium, kaj ĝi estis konata kiel grava komerca marhaveno.

Kiel brita armea bazo dum la Dua Mondmilito, pluraj bataloj estis elluktitaj en ĝia ĉirkaŭaĵo kiam la germana Afrikakorps provis konkeri ĝian havenon. Rezulte de la Batalo de Mersa Matruh, la urbo estis prenita fare de la germanoj, sed estis rekaptita en la posta Dua Batalo de Alamejno, je oktobro-novembro 1942.

Germanaj kaj italaj tombejoj estas konstruitaj sur monteto preteratentanta la maron. La britaj armebazoj kiuj situis proksime de la urbo poste fariĝis bazoj de la sovetia mararmeo en Mediteranea Maro.

Fota galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]