Metrolinio Kalininsko-Solncevskaja (Moskvo)
Kalininskaja linio
| |
Malfermiĝis en | 1979 (2012) |
Stacioj | 8 |
Longeco | 16,3 km |
Vojaĝantoj (ĉiutage): | 337 000 |
Kalininskaja (flava) linio estas linio numero 8 de Moskva metroo. Ĝi situas en centra kaj orienta partoj de Moskvo. La tuta linio estas subtera.
La linio estas nomita je nomo de distrikto Kalininskij, kiun oni nomis je nomo de Miĥail Kalinin. La unua parto malfermiĝis en 1979. La oka stacio, "Novokosino", estis malfermita en 2012.
Statistiko
- Longeco: 16,3 km
- Kvanto da stacioj: 8
- Tempo de veturo: 22 minutoj
- Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 337 mil (en 2011)
Stacioj
La linio enhavas 8 staciojn.
Stacioj de la linio de oriento al okcidento:
Stacio | Ruslingva nomo | Oficiala latinlitera nomo | Traduko de la nomo |
Novokosino | Новокосино | Novokosino | |
Novogirejevo | Новогиреево | Novogireevo | |
Perovo | Перово | Perovo | |
Ŝosse Entuziastov | Шоссе Энтузиастов | Shosse Entuziastov | Ŝoseo de Entuziasmuloj |
Aviamotornaja | Авиамоторная | Aviamotornaya | Aviadmotora |
Ploŝĉadj Iljiĉa | Площадь Ильича | Ploshchad' Il'icha | Placo de Iljiĉ (patronomo) |
Marksistskaja | Марксистская | Marksistskaya | de disĉiploj de Karl Marx |
Tretjakovskaja | Третьяковская | Tret'yakovskaya | de Tretjakova galerio |