Mi (si mem)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En kutima parolado oni uzas la vorton mi kiel persona pronomo por paroli pri si mem.

Tamen tiu koncepto estas pli komplekse uzata, kiam oni diskutas en filozofia, spiriteca, psikanaliza, aŭ sociterapia (antropozofa) kunteksto. Tiam oni povus ankaŭ diri la mio aŭ oni ofte skribas Mi kun majusklo por ĝin distigi de la pronomo.

La Mi estas unu el la kvar konsistigaj elementoj de la esto ĉe la homo. (Laŭ la antropozofa sociterapio de R. Steiner kaj laŭ jam antaŭaj psikanalizistoj) Ĝi estas la plej supera, krom se oni konsideras ankaŭ kvinan elementon nomata "la sur-mio". (priskribita de S.Freud)

La konsistigaj elementoj[redakti]

  • Plej baza elemento de esteco estas la fizika materio, konsistigante fizikajn korpojn. Mineralaĵo havas nur fizikan korpon; ĝi ne vivas.
  • Viveca naturo konsistigas la vivecan aŭ eterikan korpon, laŭ pluraj tradicioj. Tiu tielnomata eterika korpo animas fizikan korpon kaj tiel povas esti vivaĵo. Plantoj havas, plie de la fizika korpo, eterikan korpon, kaj tial ili ekvivas, kreskas, ktp. Tamen nur fizika kaj viveca korpoj ne permesas fari ion pli ol nur vivi laŭ la sep bazaj vivprocezoj, kiel faras plantoj.
  • Bestoj havas plie de la jam menciitaj korpoj psikan korpon. Psika korpo donas al la estaĵo dezirojn, emociojn, emojn, movemon kaj tial ankaŭ moveblecon.
  • Plie de tio homoj havas la tielnomatan Mi, kiu ebligas havi konscion pri sia esteco, kaj kiu principe regas sur la psika korpo. Per sia Mi la homo povas decidi ion aŭ ion alian, povas decidi sekvi aŭ ne sekvi siajn emojn. Alivorte mi povas regi miajn agojn malgraŭ pulzoj ĉar mi estas konscia.

La Mi estas la konscio, kaj ankaŭ la esenco de la personeco. Materio kiu konsistigas nian fizikan korpon ŝanĝiĝas, viveca kaj psika korpoj ankaŭ iel ŝanĝiĝas, sed Mi ĉiam restas.