Michaëlle Jean

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michaëlle Jean
Michaëlle Jean

Oficanta
Funkcio akceptita:
27-a de septembro 2005
Reganto Elizabeto la 2-a
Antaŭulo Adrienne Clarkson

Naskiĝo 6-an de septembro 1957
en Flago de Haitio Port-au-Prince, Haitio
Nacieco kanadanino
Edzo/ino Jean-Daniel Lafond
Profesio ĵurnalisto
Religio Romkatolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Michaëlle JEAN, naskiĝinta en 1957 en Haitio, estas la ĝenerala guberniestrino de Kanado, komisiito de Elizabeta la 2-a. Ŝi enoficiĝis la 27-an de septembro de 2006.

Ŝi estas kolorhaŭta virino, kiu fuĝis kun siaj gepatroj en 1968 de Haitio al Kebekio. Ŝi fariĝis ĵurnalisto kun Radio-Kanado. Ŝin nomumis en aŭgusto de 2005 je la ceremona posteno la kanada ĉefministro Paul Martin.

Ŝi studis en la universitato de Ottawa, poste en Italio. Jean iĝis la unua landkonata kolorhaŭta radia kaj televida ripertero en Kanado.

Ŝi havas 7-jaran adoptitan filinon (Maria-Eden el Haitio) , kiu akompanis ŝin al la enposteniga ceremonio.

Ŝi sekvis Adrienne Clarkson-n, la unuan azianon sur tiu ĉi posteno.


Vidu ankaŭ [redakti]


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.cbc.ca/canada/story/2005/09/25/jean_citizenship_20050925.html
Ekstera ligilo    http://www.gg.ca/media/doc.asp?lang=e&DocID=4516
Ekstera ligilo    http://www.gg.ca
Ekstera ligilo    http://www.cbc.ca/news/background/governorgeneral/michaelle_jean.html