Mika Waltari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mika Waltari

Mika
Mika Waltari

Persona informo
Nomo Mika Waltari
Dato de naskiĝo 19-a de septembro 1908
Loko de naskiĝo Helsinko
Dato de morto 26-a de aŭgusto 1979
Loko de morto Helsinko
Okupo
Aĝo je morto 70
v  d  r
Information icon.svg

Mika Waltari (naskiĝis la 19-an de septembro 1908 en Helsinko, mortis la 26-an de aŭgusto 1979 en Helsinko) estis finna verkisto

Junulo li komencis verki poezion, kaj poste dediĉis sin al prozo. Post studado de filozofio li laboris kiel ĵurnalisto kaj fine kiel libera verkisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis gvida persono de grupo Tulenkantajat (Portantoj de fajro), kies manifeston Hurmioituneet kasvot (Ekstaza vizaĝo) li eldonis en 1924 kune kun Olavi Paavolainen. En 1931 li edziĝis al Marjatta Luukkonen.

Grandan sukceson akiris jam la unua romano Granda iluzio pri moralaj problemoj de la postmilita generacio. Sukcesaj estis ankaŭ spritaj detektivaj rakontoj pri komisaro Palmu. La plej grandajn sukcesojn li gajnis per la verkado de historiaj romanoj.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Suuri illusioni (1928, Granda iluzio)
  • Isästä poikaan (1933-1935, De patro al filo)
  • Vieras mies tuli taloon (1937, Fremdulo venas)
  • Kuka murhasi rouva Skrofin? (1939, Kiu murdis s-inon Skrof?)
  • Kaarina Maununtytär (1942)
  • Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe)
  • Mikael Karvajalka (1948, Miĥaelo Karvajalka, travivaĵoj de junulo dum la Luther-erao)
  • Johannes Angelos (1952, pri falo de Konstantinopolo)
  • Turms, kuolematon (1955, Senmorta Turms)
  • Feliks onnellinen (1958, Feliks la feliĉa)
  • Valtakunnan salaisuus (1959, Mistero de la regno)
  • Ihmiskunnan viholliset (1964, Malamikoj de la homaro)
  • Noita palaa elemään (Sorĉistino revenas, dramo)
  • Nuori Johannes (1980, Obskura anĝelo)
  • Kirjailijan muistelmat (1980, rememoroj de la verkisto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]