Miksa Falk
Miksa FALK [mikŝa], hungare Falk Miksa estis hungara verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj ano de Hungara Scienca Akademio.
Miksa Falk naskiĝis la 7-an de oktobro 1828 en Peŝto. Li mortis la 10-an de septembro 1908 en Budapeŝto.
Biografio
Miksa Falk devenis el malriĉa juda familio. Li frekventis universitatojn en Peŝto kaj en Vieno, sed jam pli frue li ĵurnaladis kaj redaktadis, kiun ne haltadis la okazintaĵoj en 1848. Baldaŭe li konatiĝis kun István Széchenyi, pli baldaŭe kun Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Ekde la 1860-aj jaroj ĝis 1905 li estis elektita parlamentano. Li havis edzinon dum 54 jaroj.
Verkoj (selekto)
- Gróf Széchenyi István utolsó évei és halála (Lastaj jaroj kaj morto de grafo István Széchenyi), 1868
- Széchenyi István gróf kora (Epoko de grafo István Széchenyi), 1868
- Erzsébet királynéról (pri reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario), 1898
Fontoj
- Hungara Vikipedio