Miroslav Krleža

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miroslav Krleža

Miroslav Krleža (naskiĝis la 7-an de julio 1893 en Zagrebo – mortis la 29-an de decembro 1981, samloke) estis kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto.

Politike li apartenis al maldekstrula generacio de kroataj aŭtoroj, kiu akre kritikis tiaman Aŭstrujon-Hungarujon, pro kio li estis degradita antaŭ la fino de la Unua Mondmilito.

Li aktive partoprenis en socia vivo en Jugoslavio, kaj en la reĝa periodo, samkiel en la socialisma. Inter la militoj li membris en la komunista partio, sed estis eksigita, ĉar li rifuzis socialisman realismon.

Li grave kontribuis al eldonado de gazetoj Plamen (1919), Književna republika (1923-1927), Danas (1934) a Pečat (1939-1940). Post la 2-a mondmilito li laboris en la zagreba instituto de leksikografio, kie li dediĉis sin al leksikografia verkado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

ESEOJ:

  • Izlet u Rusiju (Ekskurso al Rusujo, 1926)
  • Moj obračun s njima (Mia kvitiĝo kun ili, 1932)
  • Podrávske motívy (Podravaj motivoj, 1933)

POEMOJ:

  • Pan (Pajno, 1917)
  • Tri simfonije (Tri simfonioj, 1917)
  • Pjesne (Poemoj, 1918-1919)
  • Lirika (Liriko, 1919)
  • Pjesne v tmini (Poemoj en mallumo, 1937)
  • Balade Petrice Kerempuha (Baladoj de P. K., 1936)
  • Vysoké topole (Altaj poploj, 1969)

DRAMOJ:

  • Legenda (Legendo, 1913)
  • Maskerata (Maskerado, 1913)
  • Kraljevo (La Sanktreĝa festo, 1915)
  • Kristofor Kolumbo (Kristoforo Kolombo, 1917)
  • Hrvatska rapsodija (Kroata rapsodio, 1917)
  • Michelangelo Buonarroti (1918)
  • Ada i Eva (Adamo kaj Eva, 1922)
  • Saloma (Salome, 1963)
  • U logoru (En la tendaro, 1920)
  • Golgota (1922)
  • Vučjak (Lupa valo, 1923)
  • Gospoda Glembajevi (Nobeloj Glembay, 1928)
  • V agónii (En agonio, 1928)
  • Léda (1932)
  • Aretaios (1963)

PROZO:

  • Hrvatski bog Mars (Kroata dio Marso, 1922)
  • Novele (Noveloj, 1923)
  • Hiljadu i jedna smrt (Mil kaj unu morto, 1933)
  • Glembajevi (Glembay-familio, 1932)
  • Put u raj (Vojaĝo al paradizo, 1970, filmigita)
  • Tri kavalira gospodjice Melanije (Tri kavaliroj de fraŭlino Melanija, 1920)
  • Povratak Filipa Latinovicza (Reveno de F. L., 1932)
  • Na rubu pameti (Rande de l' prudento, 1938)
  • Banket u Blitivi (Bankedo en Blitva, trilogio: 1938, 1939, 1962)
  • Zastave (1964-1968)
  • Deset krvavih godina (Dek sangaj jaroj, 1937)
  • Davni dani (Longe forpasintaj tagoj, 1956)
  • Evropa danas (Eŭropo hodiaŭ, 1935)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Adriatika temo (Bulgara Esperantista Kooperativo, Sofia, 1946, 22 p., sub nomo Miroslav Krleĵa)
  • Barako kvin bo (Zagreb 1979)
  • Rande de l' prudento (Zagreb, 1987, tr. Zlatko Tišljar)
  • La Sanktreĝa festo (Zagreb 1997, tr. Zlatko Tišljar)