Morgan Freeman
| Morgan Freeman | |
Morgan Freeman en 2006 |
|
| Naskiĝo | 1-an de junio 1937 |
| Nuptopartnero | Jeanette Adair Bradshaw (1967–1979) Myrna Colley-Lee (1984–2008) |
| Oskar-premio | |
|---|---|
|
2004 - Million Dollar Baby |
|
| Premio Ora Globo | |
|
1989 - Driving Miss Daisy |
|
Morgan Freeman estas usona aktoro naskiĝinta la 1-an de junio 1937 en Memphis, Tennessee, Usono
Morgan Freeman apartenas inter la plej bonajn nigrulajn aktorojn de nuntempo. En la juneco li prefere sopiris pri la soldata kariero ol pri aktorado. Kiam li estis dekokjara, li aniĝis en aviadilaron de Usono. Post trijara deĵoro al la patrujo li ekvojaĝis al Los Angeles, por ke li tie realiĝu kiel aktoro. Post malfacilaj komencoj li fariĝis profesia dancisto kaj precipe teatra aktoro, danke al tio li venis en Novjorkon. En la 70-aj jaroj Freeman partoprenis en The Electric Company, la konata televida amuzo de Bill Cosby, sed por pli karakteriza atora okazo li devis atendi ĝis la sekvanta dekjaro, kiam li aperis ekzemple en dramo Brubaker.
En la jaro 1987 li estis unuafoje nomumita por Oskaro. Sed la mondan famecon certigis al li nur fama filmo Ŝoforo de fraŭlino Daisy (1989), kie li rolis ŝoforon de maljuna juda vidvino el usona Sudo.
[redakti] Elektita filmaro
- Driving Miss Daisy (1989)
- Glory (1989)
- Robin Hood: Prince of Thieves (1991)
- Unforgiven (1992)
- The Shawshank Redemption (1994)
- Se7en (1995)
- Kiss the Girls (1997)
- Deep Impact (1998)
- The Sum of All Fears (2002)
- Bruce Almighty (2003)
- Million Dollar Baby (2004)
- Batman Begins (2005)
