Muelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventmuelejoj en Okcidenta Siberio (1910)
Nederlanda vimplo por mueleja malferma tago

Muelejo estas konstruo kiu enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari farunon, mustardon ktp. Muelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ bestoj (ĉevalo, bovo).

Muelejoj laŭ propulso

manmuelejo - ĉevalmuelejo - tretmuelejo - akvomuelejo - ventmuelejo - ventakvomuelejo

Ventomuelejoj

Ventomuelejoj laŭ starloko

altaĵa muelejo - remparmuelejo

Ventomuelejoj laŭ konstruo

ĉapturnulo - surtera muelejo - pivota muelejo - platforma muelejo - turmuelejo

Muelejoj laŭ funkcio aŭ produkto

grenmuelejo - mustardmuelejo - spicmuelejo

Muelejoj laŭ origino

ĉina ventomuelilo

Proverbo

Ekzistas proverboj pri muel(il)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĝi estas akvo al lia muelilo. 
  • Citaĵo
     Muelilo haltas, muelisto eksaltas. 

Referencoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-arkitekturo