Naĥ-dagestana grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La naĥ-dagestana grupo estas unu el kaŭkaziaj etnogrupoj. Ĝi dispartiĝas je naĥa kaj dagestana subgrupoj. Vd. ankaŭ: Kartvela Grupo, Abĥazo-Adiga Grupo, kaj superrigarde kaŭkazaj popoloj.

Etnoj de la grupo Kvanto
Ĉeĉenoj 756.000
Avaroj 483.000
Darganoj 383.000
Lezgoj 287.000
Inguŝoj 186.000
Lakoj 100.000
Tabasaranoj 75.000
Rutuloj 15.000
Caĥuroj 14.000
Aguloj 12.000

Naĥa subgrupo[redakti | redakti fonton]

ĈEĈENOJ

  • Nomoj: [m] noĥĉij; [f] Tchetchenes; [r] ĉeĉenci
  • Popolo en Ĉeĉenio kaj Inguŝio (734,5 mil) kaj [[Dagestano]] (57,9 mil). Entute en Rusia Federacio 899 mil (1992). Totala kvanto: 957 mil
  • Lingvo: ĉeĉena.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

INGUŜOJ

  • Nomo: [m] galgai; [f] Ingouches; [r] inguŝi
  • Popolo en Rusia Federacio . Loĝas precipe en Inguŝio (pli ol 215 mil, 1992), Ĉeĉenio, Nord-Osetio. Totala kvanto: 237 mil (1992).
  • Lingvo: inguŝa.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.


Dagestana subgrupo[redakti | redakti fonton]

AGULOJ

ANDIANOJ

  • Nomo: andal; Andiens; andijci
  • Popolo en Rusia Federacio , en Dagestano. Kvanto: ĉ. 30 mil (1992).
  • Lingvo: andia.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

ARĈIANOJ

  • Nomo: arŝiŝtib; Archiens; arĉinci
  • Popoleto en Rusia Federacio , en Dagestano; pli ol 1 mil (1992).
  • Lingvo: arĉia.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

AVAROJ

  • Nomo: [m] maarulal; [f] Avars; [r] avarci
  • Popolo en Rusia Federacio (precipe en Dagestano, 496 mil) kaj en nordo de Azerbajĝano (44 mil). Kvanto: en Rusia Federacio (inkluzive de ando-cezaj popoloj kaj arĉinoj) 544 mil (1992).
  • Lingvo: avara.
  • Raso: balkano-kaŭkaza;
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

CAĤUROJ

  • Nomoj: [f] Tsakhours; [r] caĥuri
  • Popolo en Dagestano (5,2 mil) kaj Azerbajĝano (13 mil, 1992).
  • Lingvo: caĥura.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

DARGANOJ

  • Nomo: [m] dargan; [f] Darghiens; [r] darginci
  • Popolo en Dagestano (pli ol 280,4 mil, 1992). Entute en Rusia Federacio 353 mil. Totala kvanto: 365 mil
  • Lingvo: dargana.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

KUBAĈINOJ

  • Nomo: [m] urbugan; [f] Koubatchiniens; [r] kubaĉinci
  • Popolo en Rusia Federacio (4 mil, 1992), inter ili en Dagestano (2 mil).
  • Lingvo: dargana.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

LAKOJ

  • Nomoj: [m] laki; [f] Laks; [r] lakci, kazikumuĥci
  • Popolo en Dagestano (92 mil). Entute en Rusia Federacio 106 mil (1992).
  • Lingvo: laka.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

LEZGOJ

RUTULOJ

  • Nomoj: [m] miĥ abdir; [f] Routouls; [r] rutulci
  • Popolo en Dagestano (Rutula kaj Aĥina regionoj) kaj Azerbajĝano (Nuĥa regionoj), 20 mil (1992).
  • Lingvo: rutula.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

TABASARANOJ

  • Nomoj: [f] Tabassarans; [r] tabasarani
  • Popolo en Dagestano (78,2 mil), Entute en Rusia Federacio 93,6 mil (1992). Totala kvanto: 98 mil
  • Lingvo: tabasarana.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.