Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (france Centre National des Indépendants et Paysans, CNIP) estas franca konservativa-liberala politika partio en Francio, fondita dum la jaro 1951 pro fuzio de la Nacia Centro de Sendependuloj (la heredanto de la respublika konservativa-liberala tradicio, kies membroj grandparte venis de la Demokratia respublikana alianco aŭ franclingve "Alliance républicaine démocratique"), kun la Partio de Kamparanoj ("Parti des paysans") kaj la Respublikana Partio de Libereco ("Parti républicain de la liberté").

Ĝi partoprenis en la registara koalicio "Troisième Force" (Tria Potenco), kiu grupigis diversspecajn partiojn inter la dekstraj gaŭlistoj kaj la maldekstraj komunistoj, kiu politike gravis en Francio komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. En tiu koalicio, la plej konata CNIP-ano Antoine Pinay estis ĉefministro de Francio dum 1952, sekvata fare de Joseph Laniel dum 1953-1954. La koalicio sukcesis elektigi René Coty kiel prezidento de Francio dum 1953. Ĝi malfortiĝis por la armea katastrofo de Dien Bien Phu (urbo en la hodiaŭa nordokcidento de Vjetnamo) dum la unua milito pri Hindoĉinio dum 1954.

Dum 1958, la partio NCIP subtenis la reprezidentiĝon de Charles de Gaulle kaj la starigon de la Kvina Respubliko de Francio. Inter la jaroj 1958 kaj 1962 la CNIP estis la dua plej larĝa politika partio kaj Antoine Pinay estis ministro pri ekonomio ĝis 1960. Dum 1962, la partio CNIP decidis forlasi al koalicion de Charles de Gaulle pro ties eŭroposkeptikismo kaj la ĉiam pli forta substreko de la prezidenta potenco sub lia reĝimo. Tamen la ministroj de la partio CNIP rifuzis forlasi la registaron de Francion kaj do pluoficis ekster la gaŭlisma koalicio, en la sama registaro. Sub la gvido de la ministro pri ekonomio kaj financoj Valéry Giscard d'Estaing tiuj ministroj kun subtenantoj kreis la grupon de Sendependaj Respublikanoj. Tiu partio iĝis eta partnero de la gaŭlistoj, kiu provis influi la registaran politikon favore al ekonomia liberalismo kaj eŭropa federalismo.

La partio CNIP mem malgajnis dum la francaj balotoj de 1962, kiu necesiĝis, ĉar 109 el la deputitoj de CNIP en la parlamento voĉdonis kontraŭ la registaro de Georges Pompidou en "voĉdono pri parlamenta fido" la 5-an de oktobro 1962.

Dum 1965, la partio unuiĝis kun la kristandemokratia partio Popola Respublikana Movado (france "Mouvement Républicain Populaire" aŭ mallonge MRP) por krei la Demokratian Centron ("Centre démocrate", mallonge CD). Ĝi sendependiĝis denove dum 1968, sed nuntempe estas relative marĝena konservativa grupo. Nun la CNIP estas asociigita partio de la Unio por Movado Popola (france "Union pour un mouvement populaire").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]