Nacia Parko Jasper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Jasper
angle: Jasper National Park
nacia parko
Glaĉero Athabasca
Oficiala nomo: Jasper National Park
Ŝtato Kanado Kanado
Regiono Alberto
Montaro Roka Montaro
Situo Nacia Parko Jasper
 - koordinatoj 52° 52′ 23″ N 118° 04′ 56″ U / 52.87306 °N, 118.08222 °U / 52.87306; -118.08222 (mapo)
Areo 10 878 km² (1 087 800 ha)
Fondita 1907
Vizito 1 916 677 (2010–2011)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Canadian Rocky Mountain Parks
Tipo de heredaĵo natura
Jaro 1984 (#8)
Numero 304
Regiono Norda Ameriko
Kategorio IUCN II – Nacia parko
Nacia Parko Jasper en Kanado
Nacia Parko Jasper en Kanado
Nacia Parko Jasper en Kanado
Vikimedia Komunejo: Jasper National Park
Retpaĝo: www.pc.gc.ca
Monda heredaĵo de UNESKO

Nacia Parko Jasper estas la plej granda nacia parko de Kanado en la Rok-Montaro, kun 10.878 km². Ĝi estas en la kanada provinco Alberto, norde de Nacia Parko Banff kaj okcidente de la urbo Edmontono. En la parko estas la glaĉeroj de la Kolumbia Glacikampo, varmaj fontoj, lagoj, akvofaloj kaj, kompreneble, montoj. Inter la bestoj en la parko estas ruĝaj cervoj, alkoj, oreamnoj, montoŝafoj, ursoj, kaj karibuoj.

Inter la vidindaĵoj de la parko estas Monto Edith Cavell, Piramida Lago Piramida Monto, Lago Maligne, Medicina Lago kaj la Tonkina Valo.

Inter la river-sistemoj kiuj havas sian fonton en la parko estas:

Jasper nomiĝis laŭ Jasper Hawes, kiu funkciigis fortikaĵeton en ĉi tiu regiono por la Nord-Okcidenta Kompanio. Antaŭe ĝi portis la nomon Fitzhugh.

La informejo de la parko troviĝas en Jasper (Alberto).

Monda Naturheredaĵo

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj