Nacia Parko Aulavik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Aulavik
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
RegionoNordokcidentaj Teritorioj

Plej proksimaj urbojYellowknife, Sachs Harbour
- koordinatoj73° 42′ 1″ N, 119° 55′ 8″ U (mapo)73.7003-119.919Koordinatoj: 73° 42′ 1″ N, 119° 55′ 8″ U (mapo)
Areo12 200 km² (1 220 000 ha) [+]

Estiĝo1992
Respondeca instancoParks Canada

Nacia Parko Aulavik (Nordokcidentaj teritorioj)
Nacia Parko Aulavik (Nordokcidentaj teritorioj)
DEC
Lokigo de Nordokcidentaj teritorioj en Kanado
Map
Nacia Parko Aulavik

Vikimedia Komunejo:  Aulavik National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nacia Parko Aulavik estas nacia parko sur Banksa Insulo en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado. Ĝi estas konata pro sia aliro al la Rivero Thomsen, unu el la plej nordaj navigeblaj riveroj de Nordameriko. Oni povas nur fluge atingi la parkon, kaj ĝi protektas proksimume 12,274 km² da arktaj ebenaĵoj ĉe la norda parto de la insulo. Por viziti la parkon plej efike oni luu aviadilon: en 2005 estis kvar surterigejoj en la parko. NP Aulavik estas arkta dezerto kaj ofte spertas fortajn ventojn. Nur 300 mm da precipitaĵo falas en la parko jare. En la sudaj regionoj de la parko malmulte prikreskata alta ebenaĵo atingas altecon de 450 metroj super marnivelo.

La parko havas la plej altan koncentriĝon de ovibovoj de la mondo: oni taksas ke estas 68.000 ĝis 80.000 ovibovoj sur la insulo, de kiuj 20% ŝajne loĝas en la parko. Tie ankaŭ vivas la endanĝerigita karibuo de Peary kiel ankaŭ la pli multnombra karibuo "barren-ground". La lagopo kaj korako estas la solaj birdoj vivantaj tutjare en la parko, kvankam 43 apartaj birdo-specioj uzas la parkon dum parto de la jaro. La parko estas plene senarba, kaj arktaj vulpoj, brunaj lemoj, kolumaj lemoj, arktaj leporoj, kaj grizaj vulpoj vagadas sur la severa tereno. Inter la rabobirdoj en la parko estas neĝostrigoj, buteoj, girfalkoj, kaj migraj falkoj, kiuj nutras sin per la lemoj.

En Nacia Parko Aulavik estas du gravaj golfetoj, Golfeto Castel kaj Golfeto Mercy, kaj norde de ĝi estas Markolo M'Clure. Kapitano Robert M'Clure pasigis du vintrojn en Golfeto Mercy sur la ŝipo HMS Investigator kiam li serĉis la mankantan Ekspedicion Franklin inter 1850 kaj 1853. La teamo de M'Clure forlasis sian ŝipon en Golfeto Mercy kaj migris trans la marglacion en la markolo por albordiĝi en alia ŝipo, la HMS Resolute.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]