Naftalena acetata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

1-Naftalenacetata acido (NAA) estas organika komponaĵo kun la formulo C10H7CH2CO2H. Ĉi tiu senkolora solido estas solvebla en organikaj solviloj. Ĝi enhavas karboksilmetilan grupon (CH2CO2H) ligitan al la "1-pozicio" de naftaleno.

Uzo kaj reguligo[redakti | redakti fonton]

NAA estas sinteza planthormono en la aŭksina familio, ĝi estas ingredienco en multaj komercaj plantaj enradikigaj hortikulturaj produktoj; ĝi estas enradikiĝanta aganto kaj uzata por la vegetativa propagado de plantoj el stikoj kaj foliaj fortranĉoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por planthista kultivado.

La hormono NAA ne aperas nature, ĝi kiel ĉiuj aŭksinoj estas toksa al plantoj je altaj koncentriĝoj. En Usono, laŭ la Federacia Insekticida, Fungicida kaj Rodenticida Leĝo (FIFRA), al ĉiuj produktoj enhavantaj NAA estas deviga registriĝo ĉe la Usona Mediprotekta Agentejo (EPA) kiel insekticidoj.

Uzo kaj analizado[redakti | redakti fonton]

NAA estas vaste uzata en agrikulturo por diversaj celoj. Ĝi estas konsiderata nur iomete toksa sed kiam je pli altaj koncentriĝoj ĝi povas esti toksa por bestoj. Ĉi tio estis montrita kiam provita en ratoj per buŝa ingestado de 1000-5900 mg/kg. NAA pruviĝis forte pliigi celulozan fibroformadon en plantoj kiam pare uzita kun alia fitohormono nomita giberelina acido ĉar ĝi estas el la sama aŭksina familio, ĝi ankaŭ utilis malebligi antaŭtempan falon kaj maldensigon de fruktoj el pedunkloj. Ĝi aplikiĝas post florfekundigo. Tamen pliigitaj kvantoj povas efektive havi negativajn efikojn kaj kaŭzi kreskan inhibicion al la disvolviĝo de plantoj. Ĝi estis uzita sur multaj diversaj kultivaĵoj inkluzive de pomoj, olivoj, oranĝoj, terpomoj, kaj diversaj aliaj enarbaj fruktoj. Por ke ĝi akiru siajn deziratajn efikojn, ĝi devas esti aplikata je koncentriĝoj de 20-100 µg / mL. NAA ĉeestanta en la medio spertas oksidiĝajn reagojn kun hidroksilaj radikaloj kaj sulfataj radikaloj. Radikalaj reagoj de NAA estis studitaj per pulso-radioliza tekniko. Hidroksila adukta radikalo formiĝis kiel interaĵo dum la reago de hidroksila radikalo kun NAA. La meza naftila metila radikalo formiĝis dum la reago de sulfata radikala anjono kun NAA. En mikropropagado de diversaj plantoj, NAA estas ĉiam aldonita al kulturmedio enhavanta nutraĵojn esencajn al la postvivado de la plantoj. Ĝi estas aldonita por helpi estigi radikan formadon en diversaj plantospecoj. Ĝi ankaŭ povas esti uzata per ŝprucado sur plantojn kiel estas tipa en agrikultura uzado. Estas malpermesite en multaj lokoj uzi ĝin je altaj koncentriĝoj pro la sanzorgoj pri homoj kaj aliaj bestoj.

NAA povas esti detektita per HPLC-duobla mas-spektrogramo (HPLC-MS / MS).

Derivaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • RSD 1000 [169191-56-4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dippy, J. F. J.; Hughes, S. R. C.; Laxton, J. W. (1954). "Chemical Constitution and the Dissociation Constants of Monocarboxylic Acids. Part XIV. Monomethylcyclohexanecarboxylic Acids". Journal of the Chemical Society (Resumed). 1954: 4102–4106. doi:10.1039/JR9540004102.
  2. US patent 6800482, Morikawa, H.; Takahashi, M., "Cultured cells of Australian laurel, Pittosporaceae and a method for culturing tissues by using said cultured cells", issued 2004-10-05
  3. Tomlin, C.D.S., 2006. The Pesticide Manual, 14th ed. UK
  4. A. Navalón, R. Blanc, J.L. Vilchez Determination of 1-naphthylacetic acid in commercial formulations and natural waters by solid-phase spectrofluorimetry Mikcrochim. Acta, 126 (1997), pp. 33–38
  5. Naduvilpurakkal B. Shibin, Radhakrishnan Sreekanth, Usha K. Aravind, Kadavilpparampu M. Afsal Mohammed, Narayana V. Chandrashekhar, Jayan Joseph, Sisir K. Sarkar, Devidas B. Naik and Charuvila T. Aravindakumar. Radical chemistry of glucosamine naphthalene acetic acid and naphthalene acetic acid: a pulse radiolysis study. J. Phys. Org. Chem., 2014
  6. M.J. Benotti, F.P. Lee, R.A. Rieger, C.R. Iden, C.E. Heine, B.J. Brownawell HPLC/TOF-MS: an alternative to LC/MS/MS for sensitive and selective determination of polar organic contaminants in the aquatic environment Ferrer Imma, E.M. Thurman (Eds.), Liquid Chromatography/Mass Spectrometry, MS/MS and Time of Flight MS, American Chemical Society, New York (2003), pp. 109–127