Nagasako
Nagasako | ||
japane: 長崎, angle: Nagasaki | ||
urbo | ||
Nagasako
| ||
|
||
Oficiala nomo: 長崎市 | ||
Lando | Japanio | |
---|---|---|
Regiono | Kjuŝuo | |
Distrikto | N/A | |
Gubernio | Gubernio Nagasaki | |
Historia regiono | Epoko de Edo | |
Memorindaĵo | Templo Oura | |
Situo | Nagasako | |
- koordinatoj | 32° 47′ 00″ N 129° 52′ 00″ O / 32.78333 °N, 129.86667 °O (mapo) | |
Areo | 406,35 km² (40 635 ha) | |
Loĝantaro | 446 007 (01a de januaro 2009) | |
Denseco | 1 097,59 loĝ./km² | |
Fondo | 1500 | |
Guberniestro | Tomihisa Taue | |
Horzono | GMT (UTC+9) | |
Poŝtkodo | 〒850-8685 | |
Telefona antaŭkodo | 095-825-5151 | |
Arbo | Triadica sebifera | |
Floro | Hidrangeo | |
Situo enkadre de Japanio
| ||
Situo de Nagasako enkadre de Gubernio Nagasaki
| ||
Vikimedia Komunejo: Nagasaki | ||
Retpaĝo: www1.city.nagasaki.nagasaki.jp | ||
La urbo Nagasako aŭ Nagasaki (japane: 長崎市 [nagasaki-ŝi]) estas historia urbo, situanta en okcidenta parto de la insulo Kjuŝuo, kaj ĉefurbo de Gubernio Nagasaki.
Post Hiroŝimo, ĝi estas la 2-a kaj la lasta urbo damaĝita de atombombado en 1945. De 1640 por ĉ. 2 jarcentoj en Epoko de Edo la urbo estis la sola haven-urbo kun permeso komerci kun fremdaj landoj, i.a. Nederlando.
Geografio
La urbo estas ĉirkaŭita de montoj je tri flankoj. Sude ĝi havas internacian havenon. La urbo havas multe da deklivoj.
Historio
- 1570: Nagasaka Haveno malfermiĝis
- 1571: Nagasako ekkomercas kun Portugalio (ĝis 1639)
- 1635: Deĝima konstruiĝis, kiel artefarita insulo en la haveno por komerci kun aliaj landoj
- 1808: Incidento de Faeton
- 1823: Philipp Franz von Siebold venis, kiel kuracisto rezidanta en la nederlanda komerco-domo
- 1889: Municipa sistemo ekfunkciis, Nagasako ekoficis
- 9-a de aŭgusto 1945: Usona aviadilo faligis atombombon sur Nagasakon, ĉirkaŭ 70 000 homoj estis mortigataj
- Julio 1997: Nagasako estis aldifinata Kerna urbo
Esperanto-movado
En 1902, franca instruisto Alphonse Mistler loĝanta en Nagasako aperigis artikolon pri Esperanto en loka ĵurnalo, kaj tio estas kredata kiel la unua mencio pri Esperanto en Japanio. Danke al la artikolo naskiĝis la unuaj japanaj esperantistoj kiel Kuroita Kacumi.
En 1934, la 22a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. En 2010, la 97a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Eksteraj ligiloj
greke JASUO Hori: JAPANIO: Nagasako Monato (gazeto) (2008/03, p. 16)