Nagyharsány
Nagyharsány [nadjharŝAnj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. Nagy signifas: granda.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 26 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8475/18.4026
- Loĝantaro: 1590
- Poŝtkodo: 7822
- Telefonprefikso: 72
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sub monto 442 m-ojn alta, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Sellye-Villány. La lasta urbo troviĝas 6, Siklós 9, Harkány 16, Pécs 35 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata dum la kuprepoko, baldaŭe romianoj kaj avaroj alvenis. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1223. Baldaŭe fortikaĵo konstruiĝis ĉe la apuda monto. Dum la turka erao - ŝajnas - grava urbo estis tie. En 1687 la aŭstra-hungara armeo venkis la turkojn, sekve finiĝis la osmana regno. En 1908 ŝtonominejo por cemento ekfunkciis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.