Natalia Żebrowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Natalia Żebrowska
Persona informo
Naskonomo Natalia Antolak
Naskiĝo 16-an de aprilo 1992 (1992-04-16) (32-jaraĝa)
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Łukasz Żebrowski
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Natalia Żebrowska (naskiĝis kiel Natalia Antolak la 16-an de aprilo 1992) estas pola esperantisto vivanta en Varsovio, membrino de la grupo Varsovia Vento.

La 21-an de januaro 2012 la estraro de TEJO komunikis ŝian elekton kiel nova TEJO-volontulo en Roterdamo. Ŝi transprenis la postenon de la ĝistiama volontulo Sébastien Denux. Antaŭ sia elektiĝo ŝi jam estis komitatanino A de TEJO por Pollando kaj ekde kelkaj jaroj oficis kiel sekretario de Pola Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Volontulo de TEJOPoste:
Sébastien Denuxfebruaro de 2012aŭgusto de 2012Quentin Weber-Seban