Ndola
El Vikipedio
Ndola estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Zambio.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 12°58′S 28°38′O / 12.967°S, 28.633°OKoordinatoj: 12°58′S 28°38′O / 12.967°S, 28.633°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 495.802 en 2010
- Supermara alteco: 1300 m
- Horzono: UTC + 2
- Telefonkodo: 260 2
Geografio [redakti]
Ndola situas sur altebenaĵo. La landlimo de Demokrata Respubliko Kongo troviĝas nur 10, Lusako 316 km.
Historio [redakti]
La britoj fondis la urbon en 1904. Post 3 jaroj la fervojo atingis la urbon.
Ekonomio [redakti]
Ndola estas tre grava industria centro (aŭ estis en la 1980-aj jaroj). En la urbo oni okupiĝas pri naftorafinado kaj en la proksimeco minoj pri kuproj funkcias. Ndola havas altkvalitajn kalkoŝtonojn, tial oni produktas cementojn. Egipta firmao investis fabrikon pri elektronikaĵoj.
Trafiko [redakti]
Ndola havas internacian flughavenon kaj internaciajn kontaktojn ankaŭ fervoje.
Klimato [redakti]
En Ndola tropika klimato regas. La temperaturo varias inter 8-31 C. Jare pluvas po 1233 mm. Precipe inter novembro-marto pluvas.
Vidindaĵoj [redakti]
- memorejo pri Dag Hammarskjöld, kiu mortis en akcidento en 1961
- stadiono
- Sklavo-Arbo, kie iam arabaj sklavistoj tenis sklavmerkatojn en la 18-a jarcento
- lago Chilengwa (en la proksimeco)
- muzeo
Ĝemelurboj [redakti]
Aldershot, Britio, Anglio
Blantyre, Malavio
Bentol, Liberio
Porto, Portugalio
Regina, Kanado
Maĥaĉkala, Rusio
Harbin, Ĉinio
Respubliko Kongo Lubumbashi
Walvis Bay, Namibio
Vidu ankaŭ [redakti]
Fontoj [redakti]
- Angla kaj pola Vikipedioj
- mapo