Nederlanda kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miksopoto el karotoj, cepoj kaj terpomoj kun stufita viando
Miksopoto el sabeliko, terpomoj kaj larderoj kun fumaĵita kolbaso

"Simpla, sed nutra". Tio verŝajne estas la plej uzata karakterizo de la Nederlanda kuirarto. En multaj okazoj tio estas vera. La nederlanda kuirarto estas de origino simpla kun multaj "unupot"-manĝaĵoj, aŭ pli bone dirite miksopotoj. Tio estas logika, ĉar en antaŭaj tempoj oni ne havis kvarbekajn gaskuirilojn, ĉion oni devis kuiri en la sama kuirpoto, kaj oni uzis malmulte da specialaj ingrediencoj kaj spicoj. Tiuj ja ne kreskis en Nederlando kaj oni manĝis ordinare tion kion oni rikoltis de la kampo.

Por laboreganta popolo en lando kie ofte estas malvarme, la manĝaĵo krome devas esti nutra. Do firma nutraĵo. Terpomoj, legomoj kaj sufiĉe granda peco da viando. Miksopoto kun kolbaso, ruĝaj betoj kun eskalopo de lardo, pizosupo kun fumaĵita kolbaso, kampaj pizojbrunaj fazeoloj kun lardo, saŭrkraŭto kun fumaĵita kolbaso kaj tiel ni povas daŭrigi dum iom da tempo. Unu ingredienco ludas gravan rolon en tio: la terpomo. Ĉiam terpomoj?

La manĝado de terpomoj estas tipe Nederlanda. Sed ne ĉiam estis tiel. Ĝi estas de origino Amerika keskaĵo. Nur post la malkovro de Ameriko la terpomo iom post iom fariĝis pli grava en la Nederlanda kuirejo. Antaŭ tiu tempo oni manĝis diversspecajn tuberojn (kiel pastinako) kaj viandon. Tiuj ankaŭ kune eniris la kuirpoton, sed tio fariĝis kompreneble ne jam vera miksopoto.

Post la jaro 1700 la terpomo fariĝis vere populara. Unue inter la malriĉuloj (terpomoj antaŭ ĉio ja estis malmultekostaj), poste ankaŭ inter la aliaj Nederlandanoj. Tio ĉi ankaŭ signifis ke la homoj komencis manĝi per forko, anstataŭ per la manoj. Simple ĉar tia terpomo estis tro varmega por teni en la mano!

Por tute fini ĉi tiun etan historion: post la jaro 1850 ekestis la Nederlanda kuirarto kiel ĝi ankoraŭ nun ekzistas. Ankoraŭ multaj miksopotoj ĉe kiuj terpomoj, legomoj kaj la viando kune iras en la poton. Krom tio oni pli kaj pli kuiris en apartaj potoj: terpomoj, freŝaj legomoj kaj freŝe rostita viando kun saŭco de viandosuko, kun aŭ sen antaŭa supo kaj posta deserto. Kaj kompreneble la tempo, por la sola varma manĝaĵo, estas duono post la kvina posttagmeze (escepte en la nordaj provincoj tie oni manĝas precize je tagmezo). Je merkredo estas haketaĵotago kaj tiam multaj Nederlandanoj manĝas bulon da viandhaketaĵo (duonbova, duonporka) kompreneble kun terpomoj kaj ofte kun ruĝa brasiko.

Foodlogo2.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nutrado kaj gastronomio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]