Nel Noddings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nel Noddings
Persona informo
Nel Noddings
Naskiĝo 19-an de januaro 1929 (1929-01-19)
en Irvington
Morto 25-an de aŭgusto 2022 (2022-08-25) (93-jaraĝa)
en Key Largo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato StanfordUniversitato RutgersMontclair Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • akademiulo • edukteoriisto vd
Laborkampo edukfilozofio • edukteorio vd
Verkado
Verkoj Women and Evil vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nell NODDINGS (la 19-an‏ de januaro 1929 - la 25-an de aŭgusto 2022) estis filozofo de eduko, preleganto en universitatoj de Stanford kaj Columbia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Noddings lernis por bakalaŭron en matematiko kaj scienco de la Universitato de Montclair en Nov-Ĵerzejo, magistron en matematiko de Universitato Rutgers kaj doktorecon en eduko de Universitato Stanford. Dum 17 jaroj ŝi estis matematikinstruisto kaj rektoro en bazlernejoj kaj mezlernejoj. Krome, ŝi evoluigis instruplanojn por publikaj lernejoj.

En 1977 ŝi estis nomumita fakultatano en Universitato Stanford, poste servis kiel Dekano de la Lernejo de Eduko kaj poste translokiĝis al Universitato Kolumbio kaj Universitato Colgate. Noddings estis prezidanto de la Societo por la Filozofio de Eduko kaj la John Dewey Societo.

Ŝia laboro estis ĉefe influita de pensuloj : Martin Buber, John Dewey kaj Carl Rogers. Ŝiaj verkoj traktis etikon, moralan edukadon, edukan filozofion kaj edukan teorion. Krome, ŝi ankaŭ okupiĝis pri la kampo de socia psikologio.

Noddings retiriĝis de ŝia akademia kariero en 1998, sed ŝi daŭre, ĝis sia morto, publikigis librojn kaj artikolojn. Ŝia plej nova libro, "A Richer, Brighter Vision for American High Schools" estis publikigita en 2015.

Noddings estis geedzita dum 60 jaroj al Jim Noddings, kiu mortis en 2012 pro kancero. Ŝi mortis la 25-an de aŭgusto 2022. Ŝi postlasis 10 infanojn, 39 nepojn kaj pli ol 20 pranepojn.

Etika teorio[redakti | redakti fonton]

Noddings evoluigis etikan teorion bazitan sur la formado de zorgaj kaj zorgemaj rilatoj kiu montras la gravecon de aŭskultado kaj respondado al aliaj. La teorio emfazas la valorojn : malavareco, helpo, sincera deziro al la bonfarto de aliaj, zorgo, nutrado de rilatoj kaj akcepto de la alia. Noddings proponis edukan aplikon de la teorio bazita sur feminisma kaj morala mondkoncepto kaj prezentis novajn perspektivojn koncerne la difinon de la instruprofesio, la celoj de instruado kaj ĝiaj rimedoj. Noddings prezentis tri postulojn por zorgado: 1. Adoptado de malferma, nejuĝema, fokusita kaj vere interesita pri la alia persono. 2. La instiga problemo (motivo al la bezonoj de la alia persono). 3. Ago por plenumi la bezonon kaj deziron de la alia persono.

Etiko en edukado[redakti | redakti fonton]

Noddings kredis ke zorgo kaj zorgemo devus esti en la centro de eduka praktiko. Ŝi asertis, ke instruistoj respondecas pri la evoluo de zorgo kaj zorgemo en siaj studentoj. Instruistoj devas elekti instigan teorion, kiu helpos kiam oni faras pedagogiajn decidojn. Emfazante internajn bezonojn kaj dezirojn kontraŭ emfazado de postuloj, rekompencoj kaj punoj. Noddings kredis, ke zorgemaj instruistoj ne lasus siajn studentojn plenumi kaj lerni kiel ili deziras kaj ne funkcios ekskluzive laŭ antaŭdifinita instruplano. Prefere, la instruistoj, kiuj estas pli atentaj al la studentoj, ŝanĝos la lernadon kaj konstruos lernocelojn laŭ siaj studentoj, sed aliflanke, ili ne konstruos la lernadon laŭ la deziroj de la studentoj sole.

Feminisma kritiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ feministoj, la teorio emfazas ke la virino donas de si sed ne ricevas reen. Krome, estas tendenco uzi neegalajn rilatojn.

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Awakening the Inner Eye: Intuition in Education (co-author with Paul J. Shore). New York: Teachers College Columbia University, 1984.
  • Caring: A Feminine Approach to Ethics and Moral Education. Berkeley: University of California Press, 1984. Publisher's promotion
  • Women and Evil. Berkeley: University of California Press, 1989. Publisher's promotion
  • Constructivist Views on the Teaching and Learning of Mathematics (co-author with Robert B. Davis and Carolyn Alexander Maher). Journal for Research in Mathematics Education, Monograph no. 4, Reston, Va.: National Council of Teachers of Mathematics, 1990.
  • Stories Lives Tell: Narrative and Dialogue in Education (co-author with Carol Witherell). New York: Teachers College Press, 1991.
  • The Challenge to Care in Schools: An Alternative Approach to Education. Advances in Contemporary Educational Thought series, vol. 8. New York: Teachers College Press, 1992.
  • Educating for Intelligent Belief or Unbelief. The John Dewey Lecture. New York: Teachers College Press, 1993.
  • Philosophy of Education. Dimensions of Philosophy series. Boulder, Colorado: Westview Press, 1995.
  • Caregiving: Readings in Knowledge, Practice, Ethics, and Politics (co-edited with Suzanne Gordon, Patricia E. Benner). Studies in Health, Illness, and Caregiving in America. Philadelphia: University of Pennsylvania Press, 1996.
  • Awakening the Inner Eye: Intuition in Education (co-author with Paul J. Shore). Troy, NY: Educator's International Press, 1998.
  • Justice and Caring: The Search for Common Ground in Education (co-author with Michael S. Katz and Kenneth A. Strike). Professional Ethics in Education series. New York: Teachers College Press, 1999. Publisher's promotion
  • Uncertain Lives: Children of Promise, Teachers of Hope (co-author with Robert V. Bullough). New York: Teachers College Press, 2001.
  • Educating Moral People. New York: Teachers College Press, 2002.
  • Starting at Home: Caring and Social Policy. Berkeley: University of California Press, 2002. Publisher's promotion Review
  • Happiness and Education. Cambridge: Cambridge University Press, 2003. Publisher's promotion
  • Critical Issues in Education: Dialogues and Dialectics (Co-author with Jack L. Nelson, Stuart B. Palonsky, and Mary Rose McCarthy). 2003
  • No Education Without Relation (Co-author with Charles Bingham, and Alexander M. Sidorkin). Counterpoints: Studies in the Postmodern Theory of Education, 259. Peter Lang Publishing, 2004. Publisher's promotion
  • Educating Citizens for Global Awareness (editor). New York: Teachers College Press, 2005. Boston Research Center for the 21st Century Publisher's promotion
  • Critical Lessons: What Our Schools Should Teach. Cambridge: Cambridge University Press, 2006. Publisher's promotion
  • Moral Matters: Five Ways to Develop the Moral Life of Schools (co-author with Barbara Senkowski Stengel, and R. Tom Alan). New York: Teachers College Press, 2006.
  • Education and Democracy in the 21st Century. Teachers College Press, 2013.
  • A Richer, Brighter Vision for American High Schools. Cambridge: Cambridge University Press, 2015.

Vidu anakŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Centro por etika konsiderado, 'Feminista prizorgo etikaroj'. Cambridge.Org
  • O'Toole, K.'Noddings: scii kion gravas al vi, observas viajn agojn -a, Stanford enreta raporto, 4a de februaro, 1998. Stanford.Edu
  • Smith, M. K. 'Nel Noddings, la etikaroj de prizorgo kaj edukado', La enciklopedio de neformala edukado, 2004. Infed.Org
  • Feministaj Etikaroj, Stanford encyclopedia de filozofio, Stanford.Edu Kapjesanta-a redakciaj kontribuaĵoj al la kampo de psikologio en Pli Granda Bona revuo. Greatergoodmag.Org
  • "Nel Noddings: Voĉa Historio," Stanford Historia Socio Voĉa Historia Programo, 2016.