Nicholas Grenon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nicholas Grenon (* ĉ. 1380/85; † 17-a de oktobro 1456 en Cambrai), estis franc-flandra komponisto, kantisto, kleriko kaj muzikpedagogo.

Deveno kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Grenon estas dokumentebla unuafoje en 1399 ĉe la Parizaj preĝejoj Notre Dame kaj ''Saint-Sepulchre'' kiel kleriko kaj kanoniko kaj posteulo de sia mortinta frato Jean Grenon. Iom post iom ĉe Saint-Sepulchreli suprengrimpis en la eklezia hierarkio, fariĝante unue en 1401 vicdiakono kaj postediakono, sed post tiam li tamen forlasis Parizon.

Ekde 1403 ĝis la 25-a de majo 1407 li estis magister puerorum ĉe la katedralo en Laon. En 1408 kaj 1409 li instruis mallongan tempon ĉe la katedralo en Cambrai gramatikon al 6 ĥorknaboj kaj kantis kiel petit vicair en la ĥoro.

Julion de 1409 li transprenis la postenon de magister puerorum ĉe la Sainte-Chapelle en Bourges, sed antaŭ la 1-a de aŭgusto 1412 li transposteniĝis kiel magister puerorum sub la Burgonja duko Johano sentima. Al liaj taskoj apartenis zorgi pri la bonfarto de la ĥorknaboj kaj instrui al ili muzikon. Post la morto de la duko († 10-a de septembro 1419) Grenon forlasis la laboron por la Burgonja kortego. Li iris al Cambrai, kie li estas dokumentebla ekde 1421 ĝis 1424.

Kun la kantisto Gilles Flannel kaj 4 ĥorknaboj en 1425 Grenon vojaĝis tra Bolonjo al Romo kaj iĝis magister puerorum en la Papa Kapelo. Dum ĉi tiu tempo (1424-1425) li estis kanoniko in absentia ĉe Saint-Donatian en Brügge.

En 1427 Grenon revenis al Cambrai. Lia porvivo estis prizorgata, ĉar la 7-an de februaro 1426 li iĝintis kanoniko ĉe la katedralo de Cambrai. Ĉi tie li trafis sur Guillaume Dufay, la plej grava komponisto siatempa. Ne nur kolegeco, sed ankaŭ amikeco ligis ambaŭ ilin. La 19-an de majo 1429 ekz. Grenon transdonis al la kapitulo de Cambrai leteron rilatan Dufay kaj estis en 1436 prokuratoro de Dufay, kiam tiu ĉi estis destinita por kanonikeco ĉe la katedralo.

Kiel kanoniko Grenon transprenis diversajn taskojn. Ekde 1437 ĝis 1442 li estis estro de la petits vicaires. En la financjaro 1439/1440 li estis salajrita pro la celebrado de 10 parvum requiem entlohnt. En la financjaro 1442/1443 li pruvis la kapablojn de skribisto kaj kopiis diversajn komponaĵojn en la notlibrojn de la ĥoro.

Ekde 1445 li estis la najbaro de Dufay e la Rue de l’Ècu d’or, vidalvide de la bakejo. En 1446 Grenon akiris domon por Simon le Breton, kiu ĉitempe staciis en Burgonjo. En la jaro 1447 la kapitulo admonis lin forsendi certan Jeanne Rousselle el lia domo, kiun li dungintis kiel kuiristino malgraŭ ŝia malbona famo. Grenon obeis kaj maldungis Jeanne, kiun tamen jam baldaŭ transprenis Simon Mellet, kio konsekvencis portempan malliberigon de Mellet. Kiam en 1449 Filipo la bona enmarŝis en Cambrai, Grenon akceptis lin en la katedralo kaj en la preĝejo Saint-Gery. La 17-an de oktobro 1456 Grenon mortis. La virgilon de liaj Ekzekvoj oni celebris la 19-an de oktobro en la katedralo, tagon poste oni entombigis lin tie, antaŭ la figuro de la sankta Agnes sub la preĝejohorloĝo. La tombeja slabo el bronzo ankoraŭ ekzistis en la 18-a jarcento.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Grenon, el kies verkaro nur eta ono postdaŭris, estas rigardata kiel unu el la plej elstaraj komponistoj de la frua 15-a jarcento. Lia izoritma moteto ekestinta en Romo apartenas al la plej bonaj ekzemploj de la speco. La balado Je ne requier de ma dame trafis sur la admiron de liaj samtempuloj.

Grenon verkis laŭ la ĉefaj formoj de sia tempo kaj validas kiel malofta ekzemplo de longviva komponisto, kiu regis la arton de la malfrua 14-a jarcento, sed unuavice aktivis kiel komponisto en la periodo, en kiu formiĝis la renesancaj stiloj. Do la muziko de Grenon montras kaj aspektojn de la mezepoko kaj de la frua renesanco. Lia sekulara muziko estas plej aktuala kaj enhavas ekzemplojn de ĉiuj el la dominaj formes fixes; nome la baladon, la virelaion kaj la rondelon. La melodion ĉiam portas la plejalta voĉo kaj ĉiuj pecoj estas trivoĉaj.

La motetoj de Grenon estas eksterordinaraj pro ilia uzado de strikta izoritmo, preskaŭ ĉiam en ĉiuj voĉoj. Kelkrilate ili estas kompareblaj kun la motetoj de Dufay, escepte kie ĝi koncernas la striktecon de la aplikado de la izoritma principo. Unu moteton oni povas datigi en la jaron 1414, ĉar la kontraŭpapo Johano la 23-a laŭdis ĝin kaj verŝajne ligis kun la Koncilio de Konstanco. Grenon ankaŭ verkis mesojn, el kiuj neniu ajn estas transdonata; nur unu fragmento el Gloria estas konservita, kiu ne sufiĉas por studi ĝisfunde la stilon kaj teknikon, kiujn li aplikis por tiu ĉi tipo de komponado.

Sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1. Gloria 3- aŭ 4-voĉa(nur tripluso kaj motetuso konserviĝis, tenoro rekonstruitis);
  • 2. Ad honorem Sancte Trinitatis / Celorum regnum (Romo, 1424-27);
  • 3. Ave virtus virtutum / Prophetarum fulti suffragio / Infelix (Romo, 1424-27);
  • 4. Nova vobis gaudia;
  • 5. Plasmatoris humani / Verbigine mater ecclesia (Romo, 1424-27):
  • 6. Argi vices Poliphemus / Cum Philemon rebus paucis (ĉ. 1410-13 komponita por la kontraŭpapo Johano 23; atribuita al iu ajn „Nicholas“).

Profanaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1. Je ne requier de ma dame (balado, antaŭ 1418);
  • 2. Je suy defait (rondelo);
  • 3. La plus jolie et la plus belle (rondelo);
  • 4. Se je vous ay bien (rondelo, 2 versioj konservitaj);
  • 5. La plus belle et doulce figure (virelaio).

Fontoj kaj rekomendata literaturo[redakti | redakti fonton]