Nigra paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Periparuoj Periparus
Specio: Nigra paruo Periparus ater
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigra paruo (Parus ater sed nun Periparus ater) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol granda paruo. Tiuj du paruaj specioj havas similajn morojn kaj vivmanieron, tamen la nigra paruo prefere manĝas insektojn kaj semojn de koniferoj. Ankaŭ ĝi preferas pli mallarĝajn kavojn por nesti.

La nigra paruo estas disvastiganta kaj komuna birdo, precipe loĝanta, tio estas, plej parto de birdoj ne migras. Ili vivas en nordokcidenta Afriko, Eŭropo kaj okcidenta Azio (Turkio, Sirio).

Aspekto

Montrante la blankan nukan strion

La Nigra paruo estas 10 al 11.5 cm longa, kaj havas distingan grandan blankan makulon en la nuko (plej karaktera eco de la specio) tre kontrasta kun la nigra kapo, kio nomigas la specion, kune kun la malhelgriza dorso kun iom da malhelverda nuanco. La kapo, gorĝo kaj kolo de plenkreskuloj estas brile nigraj, kontraste kun la blanko de la nuko kaj de la vizaĝo; la blankaj pintoj de la flugilkovriloj montras duoblan blankan flugilstrion, kiu diferencigas la specion disde la Blua paruo kaj la Granda paruo, kiuj havas ununuran flugilstrion. La subaj partoj estas blankaj nuance al okro aŭ ruĝeco ĉe la flankoj. La beko estas nigra, la gamboj grizecaj kaj la irisoj malhelbrunaj.

Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, la nigra kapo ne havas sheen, kaj la blanko de nuko kaj vangoj estas nuance al flava.

Subspecioj

Estas kelkaj subspecioj. La brita raso P. a. britannicus havas olivbrunan dorson, kio distingas ĝin el la nomiga kontinenta raso P. a. ater kies dorso estas pli bluecgriza. La irlanda raso "P. a. hibernicus" rimarkindas pro sia tre sulfurflavo en vangoj, ventro kaj brusto kio ege distingas ĝin. Ili havas ankaŭ pli grandan bekon ol la britaj kaj kontinentaj kuzoj. La vostokovriloj de la irlanda raso ankaŭ montras pli palan pugon. La raso de Nordafriko nome P. a. ledouci havas flavajn subajn partojn kaj vangojn, kaj la raso de Cipro P. a. cypriotes havas okran nuancon en supraj partoj kaj tre okrajn subajn partojn.

Kutimoj

La Nigra paruo formas etajn arojn vintre kun aliaj paruoj. Tiu specio similas al aliaj paruoj pro sia akrobata lerteco kaj senripoza agademo, kvankam ili plej ofte grimpas surtrunke, kaj pro la etaj saltetoj iom moviĝas kvazaŭ certiedo. La manĝo estas simila al tiu de la aliaj paruoj; plaĉas al ili fagotrunkojn, plukas la semojn de lariko kaj abio kaj kuniĝas al akantioj kaj kardeloj ĉe betuloj kaj alnoj. Ili ankaŭ vizitas ĝardenojn por manĝi varion de disponeblaj manĝaĵoj, ĉefe semojn de sunfloroj. Dum tiu agado ili montras senhaltan mallongan flugadeton kaj aralvokon; la kanto, se tiu nomo eblas, estas strida if-hi, if-hi, if-hi, aŭdata ĉefe el januaro al junio, sed ankaŭ en aŭtuno. Varianto de tiu kanto aŭ alvoko finas per akra iĉi.

Reproduktado

Periparus ater

Preferata nestoloko estas truo en putrinta arbostumpo, ofte malsupre, kaj la nesto estas profunda en la truo; ili okupas ankaŭ truojn engrunde, nestotruojn de musojkunikloj, fendojn inter ŝtonoj en muroj, malnovajn nestojn de pigoj aŭ aliaj grandaj birdoj, kaj nestotruoj de sciuroj. La nestomaterialo estas musko, haro kaj herbo, kiun oni forte interplekigas kaj oni uzas harojn de kuniklo aŭ plumojn por kovrado; la ino demetas 7 al 11 blankajn ovojn punktitaj je ruĝo, tipe inter paruoj maje; dua ovodemetado ege raras.

Taksonomio

Tiu palearktisa specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 kiel Parus ater.[1] Tiele li estis konata dum pli da du jarcentoj.

Plej parto de fakuloj ankoraŭ konsideras la Nigran paruon kiel membro de la subgenro Periparus ene de la genro Parus, sed la American Ornithologists' Union konsideras Periparus kiel distinga genro. Tion konfirmas analizoj de DNA; Periparus ŝajne estas pli proksimaj al la paruoj de la genro Poecileol al aliaj paruoj (Gill et al., 2005).

Krome la samaj informoj sugestas, ke tiu specio estas parafiletika rilate la Nigrakresta paruo kiu aspektas kvazaŭ iom krestita, pli malhela versio de la Nigra paruo. Aŭ la Nigrakresta paruo estu inkludita en P. ater, aŭ kelkaj Nigraj paruoj estu konsiderataj kiel distinga specio. Krome estas pli da kompliko pro hibridiĝoj.

Vidu ankaŭ

Nigra paruo

Referencoj

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 190. “P. capite nígro, dorso cinereo, occipíte pectoreque albo.”.
  • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj