Njegoŝevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Njegoŝevo situas en la mapo en la verda municipo

Njegoŝevo, slave Njegoševo, serbe Његошево, estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola.

Situo[redakti | redakti fonton]

Njegoŝevo situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Njegoŝevo 632 da homoj, (serboj 540 (85 %), hungaroj 58 (9 %), jugoslavianoj 20 (3 %), kaj aliaj).