Noradrenalino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noradrenalino
speco de kemia ento
catecholamine • phenethylamine alkaloid
Ĝeneralaĵoj
Nomo Noradrenalino
Alternativa(j) nomo(j)
  • norepinefrino
  • L-(−)-noradrenalino
  • (R)-noradrenalino
  • (R)-3,4-dihidroksifenil-etanolamino
  • (R)-2-amino-1-(3,4-dihidroksifenil)-etanolo
  • 4-[(1R)-2-amino-1-hidroksietil]-benzen-1,2-diolo (IUPAK)
Kemia formulo C8H11NO3
CAS-numero-kodo 51-41-2
PubChem-kodo 439260
ChemSpider-kodo

388394

Karakterizaĵoj
Fazo de materio firma
Frostopunkto

216,5–218 °C (Zersetzung)

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Noradrenalinonorepinefrino estas unuflanke neŭrotransmisiilo kaj aliflanke hormono precipe produktata en la surrena glando. Temas pri biogena amino el la grupo de kateĥolaminoj.

Pli grandaj kvantoj de noradrenalino en la homa sango troveblas lige al la malsanoj de kora misfunkcio kaj de feokromocitomo.

Biosintezo

Noradrenalino produktiĝas en la du surrenaj glandoj kaj en la nerva sistemo el dopamino helpe de la enzimo dopaminhidroksilazo. Kiel koenzimo, vitamino C ludas rolon.

Noradrenalino kiel medikamento

Noradrenalino sub la komerca nomo Arterenol® singarde ankaŭ aplikiĝas kiel medikamento en intensa medicino. Ĝi valoras en la terapio de la sekvaj krizaj malsanoj:

Kutime ĝi iom-post-iom helpe de doziga elektra pumpilo injekciiĝas en vejnon. Oni uzu kiom eble malplej da noradrenalino, ĉar la substanco malfaciligas al la koro la pumpan laboron, malvastigante ĉiujn angiojn. Ĉefa celo de la dozigo estas la vivteno de sufiĉa produkto de urino en la renoj, por eviti enkorpan veneniĝon. Ofte la donon de noradrenalino en intensa medicino akompanas la aldona dono de signifa kvanto da likvo en vejnon, por enkorpe havi sufiĉe grandan sangovolumon.

Loke la medikamento, ofte kune kun loka maldolorigilo, aplikiĝas cele al la evito de sangofluo ĉe operacioj.

Alternative aplikeblas adrenalino, aparte se la pulsokrekvenco malaltas.