North by Northwest
| Nord-Nordokcidento | |
|---|---|
| Originala titolo | North by Northwest |
| Produktadlando | Usono |
| Filmita en | Usono |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 28-a de julio 1959 |
| Daŭro | 136 minutoj |
| Ĝenro | Spionado |
| Kameraado | q1319095 |
| Buĝeto | Usona $4.000.000 |
| Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
| Produktisto(j) | Alfred Hitchcock Herbert Coleman |
| Scenaro | Ernest Lehman |
| Muziko | Bernard Herrmann |
| Ĉefrolantoj | Cary Grant, q228928, q209186, q541270, Leo G. Carroll, q2073712, q294641, q927542, q932792 |
| Produkto | Metro Goldwyn Mayer |
| Distribuo | Metro Goldwyn Mayer |
| IMDb | |
North by Northwest ("Nord-Nordokcidento") estas filmo (1959) de la reĝisoro Alfred Hitchcock, kaj estas vaste konsiderata de la kritikistoj kiel unu el liaj plej bonaj verkoj. Ĝi estas rakonto de misidentigo: malkulpa viro estas ĉasata trans Usono per agentoj de mistera organizaĵo, kiuj volas kontrabandi mikrofilmon el Usono. La titolo venas de linio el Hamleto de William Shakespeare: "Mi estas freneza nur nord-nordokcidente, kiam la vento blovas suden."
Aperas en la filmo gesteluloj Cary Grant, Eva Marie Saint, James Mason, Leo G. Carroll, kaj Martin Landau. La scenaro estis verkita de Ernest Lehman kiu volis verki la plej bonan verkon de Hitchcock. Ĝi estas unu el multaj filmoj kun muziko de Bernard Herrmann. La filmo montras faman titoladon de la grafikisto Saul Bass.
La filmo estis kandidatigita por tri Akademiaj Premioj sed gajnis nenion. Ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- North by Northwest ĉe imdb.com (angla)
