Nostradamus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nostradamus

Nostradamus (naskiĝis kiel Michel de NOSTREDAMEMiquèl de NOSTRADAMA la 14-an de decembro 1503, mortis la 2-an de julio 1566) estis franca kuracisto, astronomo, astrologo kaj matematikisto, kiu famiĝis pleje per La Profetaĵoj (Les Propheties).

Dum siaj junaj jaroj Nostradamus studis medicinon kaj fariĝis konata pro sia sukcesa kuracado de la pesto.

Iom post iom Nostradamus famiĝis pro siaj antaŭdirantaj verkoj. Ekde 1555 li eldonis almanakon enhavantan prognozojn pri vetero, rikolto, paco kaj milito kaj estontaj kometaperaĵoj por la venonta jaro. La almanako estis tre populara kaj Nostradamus komencis skribi profetaĵojn en la formo de kvarversaj strofoj.

Li verkis entute 942 kvarversajn strofojn, en kiuj li priskribas siajn viziojn ĝis la jaro 3797. La strofoj estas kunigitaj po +- 100 en 10 tiel nomataj Centuries.

Pro malklara lingvo-uzado, anagramoj, la miksita uzado de la franca, greka, latina kaj provenca lingvoj, la (ŝajne?) ĥaosa kaj malkronologia sinsekvo de la strofoj (verŝajne por eviti ke li estus persekutata kiel magiulo de la inkvizicio, se liaj profetaĵoj montriĝus veraj) estas malklare, ĉu la versoj estas antaŭdirantaj, aŭ ĉu oni nur post la okazintaĵo serĉas strofon pri kiu oni povus aserti ke ĝi pli-malpli korespondas.

Unu el la Centuries diras: (france)
Du plus profond de l’Occident de l’Europe,
De pauvres gens un jeune enfant naistra,
Qui par sa langue seduira grande troupe
Son bruit au regne de l’Orient croistra.
(35-a antaŭdiro de la tria libro)

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA