Novembra ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novembra ribelo estis nacia pola ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Ĝi komenciĝis la 29-an de novembro 1830 kaj finiĝis la 21-an de oktobro 1831. La ribelo okazis en teritorio de Pola Reĝlando, Litovio, Ĵemajtio kaj Volinio.

Genezo

Ĉefa kaŭzo de la eksplodo de la novembra ribelo estis ne respektado flanke de rusaj caroj decidojn de la konstitucio de Kongresa Pollando de 1815. Aleksandro la 1-a en 1819 aboliciis liberecon de gazetaro kaj enkondukis preventan cenzuron. En 1821 oni suspendis liberecon de kunvenoj kaj malpermesis agadon de framasonismo, en 1822 kondamnis Walerian Łukasiński, gvidanto de la Nacia Framasonismo. En 1823 rusoj rompis reton de sekretaj societoj. Nikolaj Novosilcov komencis persekutadon de la membroj de sekretaj societoj kaj junularo ligita al Universitato Vilno. En 1825 la caro likvidis malfermitecon de la parlamentaj kunsidoj.

Samtempe plifortiĝis persekutado de polaj sendependigaj organizaĵoj. En 1827 sekvis arestado de membroj de la Nacia Patriota Societo. Pola publika opinio perdis la lastajn iluziojn pri veraj intencoj de la caro Nikolao la 1-a. Ĝis nun oni ankoraŭ iluziis ke Rusio plenumos devojn de la fina akto de la Viena kongreso, kie caro sin devigis aligi al la Kongresa Pollando provincojn forprenitajn dum la dispartigo de Pollando en 1772.

Julie kaj aŭguste 1830 eksplodis venkajn revoluciojn en Francio kaj Belgio, kiuj subfosis la sistemon de la Sankta Alianco.

Ĉefkomandantoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Stefan Kieniewicz, Andrzej Zahorski, Władysław Zajewski: Trzy powstania narodowe: kościuszkowskie, listopadowe i styczniowe (Tri naciaj ribeloj: insurekcio de Kościuszko, la novembra kaj la januara), Warszawa 1994
  • Henryk Kocój, Niemcy a Powstanie Listopadowe (Germanoj kaj la novembra ribelo), Warszawa 1970
  • Jerzy Łojek, Szanse powstania listopadowego: rozważania historyczne (Ŝancoj de la novembra ribelo: historiaj konsideroj), Warszawa 1986;
  • Henryk Żaliński: Stracone szanse: Wielka Emigracja o powstaniu listopadowym (Perditaj ŝancoj. Granda Elmigrantaro pri la novembra ribelo), Warszawa: Wydawnictwo MON, 1982. ISBN 83-11-06829-1

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-historio