Novlando kaj Labradoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novlando kaj Labradoro
Alternativa nomo Newfoundland and Labrador/Terre-Neuve-et-Labrador
Plena nomo Novlando kaj Labradoro
Flago de Novlando kaj LabradoroBlazono de Novlando kaj Labradoro
Devizo: Quaerite Prime Regnum Dei
(latina =: Serĉu unue la regnon de Dio)
Mapo de Kanado kun Novlando kaj Labradoro ruĝa
Oficialaj lingvoj angla
Floro Purpura kruĉplanto
(Sarracenia purpurea)
Arbo Nigra piceo
(Picea mariana)
Birdo Atlantika fraterkulo
(Fratercula arctica)
Ĉefurbo Sankt-Johano (NL)
Plej granda urbo Sankt-Johano (NL)
Leŭtenanta Guberniestro John Crosbie (2008-)
Ĉefministro Kathy Dunderdale
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

7
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
10-a rango
405.212 km²
373.872 km²
31.340 km² ({7,7%)
Loĝantaro
 - Tuto (2001)
 - Loĝdenso
9-a rango
509.677
1,43 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$21,534 miliardoj (9-a)
$41.733 (6-a)
Aliĝo al Konfederacio 31-a de marto 1949 (12-a)
Tempozono UTC-3.5 por Novlando
UTC -4 por Labradoro
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NL (antaŭe NF)
CA-NL
A
Retejo www.gov.nl.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La kanada provinco Novlando kaj Labradoro (ofte nomata simple Novlando, Anglalingve Newfoundland and Labrador [nu-fand-LAND and LAB-ra-dor], franclingve Terre-Neuve-et-Labrador [ternev e labrador]) havis loĝantaron de 512,930 en 2001 kaj areon de 405.720 km². Tiu mara provinco havas du partojn: la insulo de Novlando, 112.299 km², kaj regiono en la Kebekia duoninsulo de Labradoro, 292.218 km², apartigita de la Markolo Bel-Insulo. Novlando kaj Labradoro estas la plej orienta provinco en Kanado. La ĉefurbo estas Sankt-Johano (172.918 en 2001).

Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova" (Lando Nova.) En 1503, la portugalo Gaspar Corte-Real nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.

Historio

La vikingoj atingis Labradoron kaj Novlandon ĉirkaŭ la jaro 1000. En la 15a jarcento, la francoj, hispanoj, eŭskoj, kaj portugaloj fiŝĉasis sur la Grandaj Malprofundejoj apud Novlando. Je la 24-a de junio 1497, Giovanni Caboto, itala esploristo dungita de Britio, atingis la marbordon de Novlando. En 1583, Humphrey Gilbert akiris la insulon por Britio. Ĉiam estis franca ĉeesto en la provinco, sed nuntempe estas nur 2.275 homoj, kiuj parolas la francan. Novlando kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 31-a de marto, 1949 - la plej lastatempa provinco kiu ĝin faris.

Vidu ankaŭ