Nuits-Saint-Georges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Francio Burgonjo
Departemento Francio Côte-d'Or
Arondismento Beaune
Kantono Nuits-Saint-Georges
Komunumaro Communauté de Communes du Pays de Nuits Saint Georges
INSEE kodo 21464 [+]
Poŝtkodo 21700
Kodo laŭ INSEE 21464
Retpaĝaro www.ville-nuits-saint-georges.fr
Politiko
Urbestro S-ro Alain Cartron
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 5 516 (2 008)
Loĝdenso 269 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 47°8′18″N 04°57′04″O  /  47.13833°N, 4.95111°O / 47.13833; 4.95111 (Nuits-Saint-Georges) (mapo) Koordinatoj: 47°8′18″N 04°57′04″O  /  47.13833°N, 4.95111°O / 47.13833; 4.95111 (Nuits-Saint-Georges) (mapo)
Alto 224 m - 516 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 20,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Nuits-Saint-Georges
47° 08′ 18″ Nordo 4° 57′ 04″ Oriento / 47.1383333333 °N, 4.95111111111 °O / 47.1383333333; 4.95111111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuits-Saint-Georges [+]
vdr

Nuits-Saint-Georges estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo.

Blazono
Blazono

Geografio

La komunumo enhavas la urbon Nuits-Saint-Georges kaj la vilaĝetojn Concoeur kaj Corboin. La rivero la Meuzin trafluas tra la urbo.

La aŭtovojo A31, la departementa ŝoseo D74 kaj la trajno komunikigas la urbon kun Beaune kaj Dijon.

Demografio

Loĝantara evoluo
19621968197520072008
3 9704 3305 0635 4145 416

Ekonomio

Unua sektoro

La ĉefaj kulturoj estas vinberujo kaj nigra ribo.

Dua sektoro

La ĉefaj industrioj estas metalurgio, kartono, presejo, manĝaĵa industrio.

Tria sektoro

Estas lernejoj por knaboj kaj malsanulejo por maljunuloj.

Historio

Preĝejo Saint-Symphorien

La unuaj spuroj de homoj en la komunumo datiĝas de la Magdalenio en la loko Trou-léger. En la loko les Bolards[1], romana urbo estis. Tie estis interalie templo de Mitrao. La urbo prosperis ĝis ĝia tuta detruado en la komenco de la 5-a jarcento. Hodiaŭ eĉ ĝia nomo estas forgesita.

Mezepoke urbo estis menciita ekde la 10-a jarcento. En la jaro 1212, la duko Odo la 3-a donis al la suda parto de la urbo nomita Nuits-Aval rajton de komunumo. La preĝejo Saint-Symphorien estas konstruita dum la 13-a jarcento. Ekde 1362, la komunumo konstruis remparojn. La belfrido estas konstruita en 1610.

La 18-an decembron de 1870, batalo okazis tie inter la armeo de la generalo Camille Crémer kaj la badena divizio de la generalo Adolf von Glümer.[2]

Esperanto vivo

Loteria bileto de la 2-a federacio festo

La 21-an de junio 1908, tie la dua federacia festo de la "verda stelo" okazis.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2004, kaj 2 voĉdonojn (0,14% de voĉoj) en 2009.

Partneraj urboj [3]

kaj ankaŭ

Famuloj

Notoj kaj referencoj de la artikolo

  1. Les Bolards france
  2. La bataille de Nuits de Xavier Humbel 1970
  3. Ĝemeleco france

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj kaj dokumentoj

greke Paĥoco greke Interkomunumreto