Oberkirch (Badeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberkirch
Blazono
Oberkirch (Badeno) (Germanio)
Oberkirch (Badeno) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07802
Poŝtkodo 77695–77704
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7602
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala Municipokodo 08317089
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Matthias Braun
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Eisenbahnstraße 1
77704 Oberkirch
Demografio
Loĝantaro 20092 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 32′ N, 8° 5′ O (mapo)48.5322222222228.0786111111111Koordinatoj: 48° 32′ N, 8° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 192 m
Areo 69,14 km²
Oficiala retejo https://www.oberkirch.de/
vdr

Oberkirch - prononco [OBakirh] - estas urbo kaj komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 20 092 loĝantojn sur areo de 69,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 291 loĝantoj/km². Geografie la urbo apartenas al la mezalta montaro Nigra Arbaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La rekonilo de la urbo estas la kastelruino Schauenburg, kiu tronas sur monteto 200 metrojn super la urbo.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas Esperanto-grupo, kiun multajn jarojn gvidis la esperantisto Fritz Walter Poppeck. Lige al la aktiva grupo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj internaciaj renkontiĝoj de Germana Esperanto-Junularo gastis en la urbo, kaj daŭre fojfoje Esperanto-renkontiĝoj de la regiona ligo Bavelo okaziĝas tie. En la urbo estas strato nomata "Esperantostraße".

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]