Odaiba

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Odaiba
Mapo de Odaiba
Situo
Koordinatoj 35.63°′N 139.775°′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Odaiba)Koordinatoj: 35.63°′N 139.775°′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Odaiba)
Areo km²
Ŝtato Flago de Japanio Japanio
Dai-Roku Daiba (第六台場) aŭ "No. 6 Battery", unu el la originalaj edo-eraaj baterio-insuloj vidita de la Rainbow Bridge. En la fono troviĝas Odaiba.
Dai-Roku Daiba (第六台場) aŭ "No. 6 Battery", unu el la originalaj edo-eraaj baterio-insuloj vidita de la Rainbow Bridge. En la fono troviĝas Odaiba.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Odaiba

Odaiba (japane: お台場), foje nomita DaibaTokyo Teleport Town, estas vasta artefarita insulo en la golfo de Tokio, Japanio. Ĝi estas ŝatata kvartalo por aĉetumado kaj distrado. Odaiba signifas ĉefe la nordan parton de la 13-a artefarita insulo, sed foje ankaŭ la tutan insulon. La insulo apartenas al Minato-, Ŝinagaŭa- kaj Koto-kvartaloj.

Enhavo

[redakti] Historio

Odaiba estis finkonstruita en 1853 de Tokugawa-Ŝogunato kiel ero el serio de 6 fortikaĵoj por protekti Tokion kontraŭ maratakoj. Tio okazis post la alveno en la sama jaro de la nigraj ŝipoj de Matthew Calbraith Perry. La vorto daiba en la japana signifas kanonojn instalitajn sur la insuloj.

En 1928, la Dai-San Daiba (第三台場) aŭ "No. 3 Battery" estis renovigita kaj malfermita al publiko kiel Metropolitan Daiba Park, kiu ankoraŭ viziteblas hodiaŭ.

La moderna evoluo de Odaiba ekis post la sukceso de Expo '85 en Cukuba. Odaiba iĝontus montrofenestro de la japana ekonomio kaj moderna vivmaniero. Oni planis krei memstaran urbon kun pli ol 100.000 loĝantoj sur la insulo. Sed pro la ekonomia falo en 1991 konstrulaboroj haltis kaj en 1995 Odaiba estis preskaŭ forlasita.

En 1996 oni planis ne nur laborejojn, sed ankaŭ vendejojn kaj distrejojn kaj la insulo reviviĝis denove. Tokianoj malkovris marbordon, kiun ili neniam havis. Hoteloj kaj vendejaregoj malfermiĝis kaj pluraj grandaj kompanioj translokiĝis sian sidejon sur la insulon, kiel ekzemple Fuji TV.

[redakti] Vidindaĵoj

Aqua City kaj Fuji TV
Rainbow Bridge vidita de Odaiba en la golfo de Tokio.
Tokyo Big Sight

Odaiba estas hodiaŭ ŝatata celo kaj por tokianoj kaj por turistoj. Kelkaj el la ĉefaj vidindaĵoj estas:

[redakti] Transporto

Du Shuto-Ekspresvojo linioj aliras Odaiban: Vojo 11 el centra Tokio tra la Rainbow Bridge, kaj Wangan-Vojo (Vojo B) el Ŝinagaŭa tra la havena tunelo.

Per publikaj transportiloj oni atingas Odaiban per la aŭtomata Yurikamome-sistemo el Shimbashi kaj per la privata Rinkai-Linio kiu iras inter Osaki kaj Shin-Kiba-Stacio. Urbaj busoj, Toei-Buso kaj Keihin Kyuko Buso estas malpli multekostaj sed ankaŭ malpli rapidaj. Ankaŭ pramoj, Tokia Krozŝipo funkcias inter Tokio kaj Odaiba.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj