Oficina fumario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina fumario
Fumaria officinalis
Fumaria officinalis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Genro: Fumario Fumaria
Specio: Fumaria officinalis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oficina fumario, latine Fumaria officinalis, estas unujara herbo el familio papavacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi malofte altas pli ol 30 cm. La bluverdaj folioj estas duoble plume dividitaj. La floroj, kies tubo atingas 8 mm, estas purpuraj. Tiu planto oftas en novaloj, rande de kampoj kaj ĝardenoj. Ĝi floras de aprilo ĝis oktobro.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la infloreskojn de la oficina fumario en infuzaĵoj por purigi la digestan sistemon kaj en dekoktaĵoj kontraŭ haŭtmalsanoj, interalie ekzemo.
Tiu planto ne estas manĝebla pro sia tokso, kiel multaj aliaj papavacoj.