Olivia Francisca (Dussek) Buckley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivia Francisca Buckley
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1799 (1799-01-01)
en Londono
Morto 24-an de decembro 1847 (1847-12-24) (48-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Jan Ladislav Dusík
Patrino Sophia Giustina Dussek
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr
A woman in a flowing gown plays a harp
Olivia Buckley, 1827 Tio ĉi estas la pozicia ilustraĵo de la 1823 Bochsa méthode, ne portreto de Olivia Dussek...

Olivia Francisca BUCKLEY, naskita DUSSEK, (1799–1847) estis angla harpisto, orgenisto, muzikpedagogo kaj komponistino, filino de la fama ĉeĥa pianisto kaj komponisto Jan Ladislav Dussek kaj la skota, harpisto, pianisto, komponistino kaj kantisto Sophia Corri Dussek (1775-1847) (Virinoj en Muziko 117).

Pro grandaj ŝuldoj en la familia entrepreno, la patro de Olivia fuĝis al Hamburgo neniam revenante al Anglio. Tiel Olivia naskita tiun saman jaron, plej verŝajne neniam renkontis sian faman patron. Sed la muzika heredaĵo de ambaŭ gepatroj evidentiĝis en Olivia. Ŝi kreskis apud sia patrino, kiu instruis al ŝi pianon kaj harpon. Olivia faris sian debuton en publikaj prezentadoj ĉe Argyle Rooms de Londono kiel virtuoza infano en la aĝo de ok jaroj.

Tre juna ŝi geedziĝis kun la artisto William Richard Buckley; malgraŭ iĝi la patrino de dek infanoj, ŝi havis aktivan muzikan vivon, instruante, komponante muzikon por harpo kaj piano, kaj multajn kanzonojn.

En ŝiaj verkoj kontrastas la ekstravaganco kaj dramo kun voĉaj rondoj kaj popol-similaj melodioj. Ŝi komponis multajn ĉarmajn, nepostulemajn pecojn por harpo, ĉefe de folkloraj melodioj. Inter ŝiaj komponaĵoj, publikigitaj sub la nomo O. B. Dussek, estas kolektoj de muziko por infanoj, inkluzive de tri “Reĝaj Infanaj Operoj” komponitaj por la infanoj de la reĝino Viktoria (1840-1845), "La Infana Amiko" (1840) kaj “Feinaj Kantoj kaj Baladoj por la Junuloj'' (Fairy Songs and Ballads for the Young) (1846).

Multo el ŝia harpmuziko estis prezentita en serio titolita “La amiko de la harpisto” (The Harpist's Friend), repertuaro kun evidenta intenco esti alloga al junaj knabinoj kiuj plenigis la patrinajn salonojn per harpludado de elegante fabrikitaj instrumentoj.

Tri el la aranĝoj de Olivia Buckley Dussek nun estis reeldonitaj en la serio "Viktorianaj preferoj" (Victorian Favourites): "Marŝo de la Viroj de Harlech" (The March of the Men of Harlech), ununura verko por solluda harpo, la populara “Leviĝo de la Alaŭdo” (Rising of the Lark) kaj “La filino de Megan” (Megan's Daughter). Ĉiuj tri povas esti luditaj sur la kelta harpo aŭ la koncertharpo.

Ŝi estis nomumita orgenisto ĉe la St. Mary Abbotts Church en Kensington (1838), novaĵo kiu laŭ la gazeto La Epoko vekis "konsiderindan eksciton ĉie en la ampleksa paroko". Ŝi daŭre okupis tiun postenon ĝis sia morto en 1847.

Krom siaj komponaĵoj, kiel muzikpedagogo ŝi verkis libron “Muzikaj verecoj, aŭ analizo de muziko” (Musical truths; or an analysis of music)(1843), kiu estis fidela kaj kritika eseo pri la reĝimo de la pianoforta instruado, kaj iliaj rezultoj. En ĝi, ŝi prezentas sian ĉefzorgon pri la muzikinstruado de junaj infanoj. En la antaŭparolo ŝi esprimas sian bedaŭron vidi iam firman kaj solidan metodon de instruado cedi la lokon al plej supraĵa kaj neprofita sistemo…. la renverso de solideco, kaj enkonduko de frivolemo. Ŝi skizas siajn prioritatojn: interpretado, tempo, akcentado, fingrumado, facileco de ludado, facileco de konduto, kaj esprimo. La dua duono de la libro proponas diskuton pri la postuloj por efika muzika instruado.

Olivia Buckley Dussek havis sukcesan karieron, ŝi ne nur elstaris pro sia majstrado per harpo kaj piano sed ankaŭ per brilaj komponaĵoj kaj eldonaĵoj de pecoj por orgeno, harpo kaj klavaro.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 128 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Buckley kunmetita por harpo kaj voĉaj laboroj. Elektita kunmetaĵojn inkluzivas:

  • La tria Reĝa Infana opero, komponanta por Ilia Reĝaj Moŝtoj Princo Alfred & Princino Alice
  • The Harpist's Friend (La Amiko de la Harpisto, kolekto)
  • Fairy Songs and Ballads for the Young (Feinaj Kantoj kaj Ballads por la Juna), kolekto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]